The Population Bomb

The Population Bomb estas furora libro verkita de la profesoro Paul R. Ehrlich de la Universitato Stanford kaj lia edzino, Anne Ehrlich, en 1968. Ĝi antaŭdiris tutmondan malsaton en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pro troloĝiĝo, same kiel aliaj gravaj sociaj malordoj, kaj rekomendis tujan agadon por limigi loĝantaran kreskon. Timoj pri "loĝantara eksplodo" disvastiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, sed la libro kaj ĝia aŭtoro alportis la ideon al eĉ pli vasta publiko.[1][2]

The Population Bomb
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Paul R. Ehrlich
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1968
Eldonejo Ballantine Books
Ĝenro eseo
vdr

La libro estis kritikita ekde sia eldono pro sia alarmisma tono, kaj en la lastaj jardekoj pro siaj malprecizaj antaŭdiroj. La ge-Ehrlich-oj subtenas la bazajn ideojn en la libro, deklarante en 2009, ke "eble la plej grava misfunkcio en La Bombo estis, ke ĝi estis tro optimisma pri la estonteco" kaj kredas, ke ĝi atingis iliajn celojn, ĉar "ĝi alarmis homojn pri la graveco pri mediaj problemoj kaj alportis homajn amasojn al la debato pri la homa estonteco."[3]

Referencoj redakti

  1. La esprimo "population bomb", jam estis uzita. Por ekzemplo, vidu tiun artikolon. Quality Analysis and Quality Control, Canadian Medical Association Journal, 9a de junio, 1962, vol. 86, p. 1074
  2. . The population bomb.
  3. (2009) “The Population Bomb Revisited”, Electronic Journal of Sustainable Development 1 (3), p. 63–71. Alirita 2010-02-01..  Arkivigite je 2017-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-09. Alirita 2019-05-10.