The Relapse, or, Virtue in Danger (La Recidivo, aŭ Virto en Danĝero), estas Restaŭrada Komedio de 1696 fare de John Vanbrugh kaj sekvaĵo de la famaĉa dramo de Colley Cibber Love's Last Shift, or, Virtue Rewarded (La Lasta Artifiko de Amo, aŭ, Virto Rekompenciita). En Love's Last Shift, libervivantan libertinon de la Restaŭrado pentigas kaj reformas perruze lia edzino, sed en The Relapse, la libertino recedas al tento kaj havas novan amaferon. Lia virtoplena edzino ankaŭ spertas delog-provon kaj rezistas penade.

The Relapse, or, Virtue in Danger
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Vanbrugh
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1696
Ĝenro Restoration comedy
vdr
John Vanbrugh (1664–1726), aŭtoro de The Relapse (La Recidivo).

Vanbrugh bazis la personojn en The Relapse sur difinitaj aktoroj ĉe la Teatro Reĝa, Drury Lane, scribanta en la teksto ilia teatrajn kutimojn, publikajn famojn, kaj privatajn rilatojn. Tia aktoro estis Colley Cibber mem, kiu rolis kiel la dandio Lord Foppington en kaj Love's Last Shift kaj The Relapse. Tamen la artajn planojn de Vanbrugh minacis la sovaĝa lukto inter la du aktoraroj de Londono, ĉiu "deloganta" aktorojn de la alia. The Relapse preskaŭ ne ensceniĝis, sed la sukcesa enscenigo en Novembro 1696 pravigis la planojn de Vanbrugh, krom savi la aktoraron el bankroto.

Love's Last Shift neniam denove ensceniĝis post la 17a jarcento, sed The Relapse konservis ĝian popularecon. En la 18a jarcento, tamen, ĝian toleron por fakta kaj provata adulto graduale malakceptis publika opinio, kaj durante unu jarcento la originalan dramon anstataŭis en teatroj la plimoraligita versio de Richard Brinsley Sheridan, A Trip to Scarborough (Ekskurzio al Scarborough, 1777). Sur la moderna scenejo, The Relapse koniĝis kiel unu de la plej popularaj komedioj de la Restaŭrado, pro la humuro simpla de Vanbrugh kaj la ĝuinda rolo de Lord Foppington, burleska persono kun flanko sinistra.

Referencoj redakti

(ĉiuj anglalingve)

  • Cibber, Colley (unue eldonita 1740, red. Robert Lowe, 1889). An Apology for the Life of Colley Cibber, vol.1 Arkivigite je 2011-01-11 per la retarkivo Wayback Machine, vol 2 Arkivigite je 2011-01-11 per la retarkivo Wayback Machine. London.
  • Faller, Lincoln B. (1974–75). "Between jest and earnest: the comedy of Sir John Vanbrugh". Modern Philology 72, 17—29.
  • Gildon, Charles (1699). The Lives and Characters of the English Dramatic Poets. London.
  • Harris, Bernard (1971). Introduction to The Relapse. London: New Mermaids, Ernest Benn.
  • Holland, Peter (1979). The Ornament of Action: Text and Performance in Restoration Comedy. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Hume, Robert D. (1976). The Development of English Drama in the Late Seventeenth Century. Oxford: Clarendon Press.
  • Milhous, Judith (1979). Thomas Betterton and the Management of Lincoln's Inn Fields 1695–1708. Carbondale, Illinois: Southern Illinois University Press.
  • Van Lennep, William (ed.) (1965). The London Stage 1660—1800: A Calendar of Plays, Entertainments and Afterpieces Together with Casts, Box-Receipts and Contemporary Comment Compiled from the Playbills, Newspapers and Theatrical Diaries of the Period, Part 1: 1660–1700. Carbondale, Illinois: Southern Illinois University Press.