The Tragically Hip

The Tragically Hip (La Tragedie Avangardaj) estas kanada rok-bando el Kingstono de Ontario. Temas pri kantisto Gord Downie, gitaristoj Paul Langlois kaj Rob Baker, kontrabasisto Gord Sinclair kaj tamburisto Johnny Fay. «The Hip» publikigis 14 diskojn, 9 el kiuj atingis la unuan rangon de populareco en Kanado.

Downie-n oni diagnozis pri gorĝ-kancero. La lasta koncerto de «The Hip» okazis en Kingstono la 20-an de aŭgusto 2016.

Historio ĝis 2000 redakti

La bando [1] ekformiĝis en Kingstono en 1984. Sinclair kaj Baker («The Rodents») kuniĝis kun Downie kaj Fay en bando, kiu sukcesis en Kingstono kaj eventuale aliloke en Sud-Ontario. Ilin oni vidis ĉe la Horseshoe Tavern en Toronto Bruce Dickinson, tiam prezidanto de la kompani-eg-o MCA, kiu eventuale subskribis diskokontrakton. Aliĝis la bandon la gitaristo Paul Langlois en 1986. Aperis la unua disko, «The Tragically Hip», en 1987.

«Up to Here», ties dua disko, aperis en 1989. Grande sukcesis kvar kanzonoj en Kanado: «Blow at High Dough», «New Orleans is Sinking», «Boots or Hearts» kaj «38 Years Old».

«Fully Completely» aperis en 1992, iomete malpli «blues» (bluso) ol la unuaj du diskoj. Ĝi famas pro la kanzonoj «Locked in the Trunk of a Car», «Courage» kaj «At the Hundredth Meridian».

En la postaj jaroj la blusa influo malaperis. Pli kaj pli aŭdiĝis unike enigma, «malhela» stilo. «Day for Night» (1994) produktis 6 kanzonojn, inter ili la sukcesaj «Nautical Disaster» kaj «Grace, Too».

«Trouble at the Henhouse» (1996) produktis la unuopajn sukcesojn «Ahead by a Century» kaj «Butts Wigglin'».

«Phantom Power» (1998) famas interalie pro «Bobcaygeon», kiu gajnis Juno-premion.

«Music @ Work» (2000) unua-range vendis en Kanadio gajninte la Juno-premion pro plej bona rok-disko.

2002- redakti

«In Violet Light» sukcesigis 3 kanzonojn en Kanado. Pli poste en 2002 la bando mallonge aperis en la filmo «Men with Brooms», al ĝi donante du kanzonojn. En Oktobro ili aperis antaŭ la Reĝino Elizabeto la 2-a por elfari «It's a Good Life If You Don't Weaken» kaj «Poetoj».

Diskaro redakti

  • The Tragically Hip (EP) (RCA Canada/MCA, 1987)
  • Up to Here (MCA, 1989)
  • Road Apples (MCA, 1991)
  • Fully Completely (MCA, 1992)
  • Day for Night (MCA, 1994)
  • Trouble at the Henhouse (MCA, 1996)
  • Phantom Power (Universal, 1998)
  • Music @ Work (Universal, 2000)
  • In Violet Light (Universal, 2002)
  • In Between Evolution (Universal, 2004)
  • World Container (Universal, 2006)
  • We Are the Same (Universal, 2009)
  • Now for Plan A (Universal, 2012)
  • Man Machine Poem (Universal, 2016)