Theater in der Leopoldstadt
La Theater in der Leopoldstadt aŭ Leopoldstädter Theater (esperante Teatro en Leopoldstadt) estis malnova viena antaŭurba teatro en la 2-a urbodistrikto viena.
Theater in der Leopoldstadt | |||
---|---|---|---|
operejo • teatrejo | |||
Estiĝo | 1781 | ||
Lando | Aŭstrio vd | ||
Situo | Vieno | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 12′ 54″ N, 16° 23′ 4″ O (mapo)48.21516.3844Koordinatoj: 48° 12′ 54″ N, 16° 23′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
Ĝi malfermiĝis fare de la unua direktoro Karl Marinelli en la 1781-a jaro. Pro financaj kialoj en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento la teatro estis vendata al Carl Carl, kiu estis gvidanta ĝin paralele al la Theater an der Wien. En 1847 la malnova teatrejo malkonstruiĝis kaj rekonstruiĝis laŭ la planoj de la arĥitektoj Eduard van der Nüll kaj August Siccard von Siccardsburg por esti inaŭgurita poste solene sub la nomo de Carltheater. Ĝi komplete ruiniĝis dum la Dua Mondmilito.
Repertuaro redakti
- Vienaj burleskaj komedioj kaj farsoj
- Teatraĵoj pri rabistoj kaj soldatoj
- Parodioj kaj teatraĵoj kun kanto
La plej konataj aktoroj redakti
- Johann Joseph La Roche
- Anton Hasenhut
- Ignaz Schuster
- Ferdinand Raimund (ekde 1821 ankaŭ reĝizoro, 1828-30 teatrodirektoro)
- Johann Nestroy
- Wenzel Scholz
- Triopo de komikistoj: Karl Blasel, Josef Matras kaj Wilhelm Knaack
- Therese Krones
Dramverkistoj redakti
- Karl Hensler (post la morto de Marinellis ĝis 1816 teatrodirektoro)
- Joachim Perinet
- Franz Gewey
- Ferdinand Kringsteiner
- Joseph Gleich
- Karl Meisl
- Ferdinand Raimund
- Johann Nestroy
- Friedrich Kaiser
- Wenzel Müller (muzikzorganto ĉefa)
Literaturo redakti
- Helene Grund, Das Leopoldstädter 'Kasperltheater' 1781 bis 1803, disertacio, Vieno 1921
- Franz Hadamowsky, Das Theater in der Leopoldstadt von 1781 bis 1860, 1934
- Leopold Tatzer, Das alte Leopoldstädter Theater (1781-1847), (Wiener Schriften 24), eldonejo Jugend und Volk, Vieno1966, p. 208-225
- Edith Futter: Die bedeutendsten Schauspielerinnen des Leopoldstädter Theaters in der Zeit von 1800 bis 1830, eldonejo Notring, Vieno 1970, (=Dissertationen der Universität Wien vol. 48).