Theodor-Storm-muzeo (Heiligenstadt)

muzeo en Germanio

La Literatura muzeo Theodor Storm (germane: Literaturmuseum "Theodor Storm" troviĝas en Heilbad Heiligenstadt, Am Berge.

La muzeo kun monumento de Storm ĉe la enirejo.
Ene de la muzeo: ĉambro taŭga por historio-rakontado kaj -aŭskultado.

Priskribo domo/ĝardeno redakti

Inaŭguritis en la 1988 literaturmuzeo en la malnova trabfakaĵo (de 1450) nomita Mainzer Haus. Kialo estis la 100-a datreveno mortotaga de Theodor Storm. La domo kiel ankaŭ la de la loka skulptisto Werner Löwe farita bronza skulptaĵo antaŭ la domo memorigas onin al lia restado en Heiligenstadt de 1856-64.

En somero de 2006 la ĝardeno de ĉe la muzeo estis ŝanĝita en rozĝardeno, laŭ planoj de Ingomar Lang kaj post iniciativo de la lokaj anoj de la serva organizaĵo Lions Club International. Spekteblas antaŭ ĉio rozoj el la 19-a jarcento. Al Storm, kiu estis ŝatanto de rozoj kaj ĝardenoj kaj devis rezigni pri hobia ĝardenistado dum la restado en Heiligenstadt, tio ege plaĉus havi tian rifuĝlokon ene de la urbo!

Kolektoj redakti

Unu salono, aranĝita je la fino de la 1990-aj jaroj, ene de la muzeo estas dediĉita al Heinrich Heine, kiu ricevis la bapton en la 28-a de junio 1825 fare de superintendanto Gottlob Christian Grimm.

La en 2005 novefarita daŭra ekspozicio pri Storm ofertas ampleksan superrigardon pri la vivo kaj la verkado de Storm dum liaj jaroj kiel prusa oficisto en Heiligenstadt. En sep salonoj spekteblas multaj dokumentoj, sed aliflanke oni ankaŭ ebligas alproksimiĝon al la lirikisto, novelisto kaj fabelrakontistoj. Tiu fazo gravis en la mezo de lia kreiva agado.

La kolektojn konsistigas manuskriptoj kaj dokumentoj el arkivoj, ilustraĵoj pri Storm-tekstoj el la pasitenco kaj la estanteco kaj unuaj eldonoj de la en Heiligenstadt skribitaj verkoj.

Fonto redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 94

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.