Theristicus
Theristicus estas genro de birdoj de la familio Treskiornitedoj. Ili troviĝas en malfermaj, herbejaj habitatoj en Sudameriko. Ĉiuj havas longajn, subenkurbajn malhelajn bekojn, relative mallongajn ruĝecajn krurojn kiuj ne etendas preter la vosto dumfluge (malkiel ekz. Eudocimus kaj Plegadis), kaj almenaŭ la dorso estas griza.
Theristicus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio redakti
Iam, T. caudatus inkludis T. melanopiskiel subspecio, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj akceptas la disigon. Krome oni ĵus sugestis, ke la taksono branickii estu konsiderata specio, sed ĝis nun plej fakuloj plutenas ĝin kiel subspecio de T. melanopis.
- Plumbibiso, Theristicus caerulescens.
- Brunkola ibiso, Theristicus caudatus.
- Nigrabrida ibiso, Theristicus melanopis.
- Anda ibiso, Theristicus (melanopis) branickii.
Referencoj redakti
- Matheu, E., & J. del Hoyo (1992). Family Threskiornithidae (Ibises and Spoonbills). pp. 472–506 in: del Hoyo, J., A. Elliott, & J. Sargatal (editors). Handbook of the Birds of the World. Vol. 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5