Thubten Ĉodron
usona budhista abatino
Thubten Ĉodron (德林 — De Lin, naskiĝis Cheryl GREENE), estas usona monaĥino de tibeta budhismo, aŭtoro, instruisto kaj la fondinto kaj abatino de la Abatejo Sravasti, la nura monaĥejo por trejnado en tibeta budhismo al okcidentaj gemonaĥoj de Usono.[1] Ĉodron estas centra famulo en la reinstalo de la ordino bikŝua (tib. Gelongma) por virinoj.
Thubten Ĉodron | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1950 (74-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso - historio ![]() |
Okupo | |
Okupo | bikŝuino ![]() |
Ŝi estas studento de la 14a Dalajlamao, Tsenzhab Serkong Rinpoĉe, Lama Thubten Yeŝe, Thubten Zopa Rinpoĉe kaj aliaj Tibetaj mastroj. Ŝi eldonis multajn librojn pri budhismaj filozofio kaj meditado kaj nuntempe estas kunaŭtoro kun la Dalajlamao de plurvoluma serio de instruadoj laŭ la budhisma vojo, titolata La Biblioteko de Saĝeco kaj Kompato.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Thubten Ĉodron (13 lingvoj)
- Thubten Ĉodron (trad. Ĝan Ŭ. Starling), "La Esenco de Budhismo", ĉe la retejo de la Budhana Ligo Esperantista
- Thubten Ĉodron (trad. Ĝan Ŭ. Starling), "La Budho", ĉe la retejo de la Budhana Ligo Esperantista