La tibeta antilopo (Pantholops hodgsoni) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, kaj malmulte en Hindio. Ĝi longas 1,3-1,4 m., altas 70–81 cm. kaj pezas 40–50 kg. La haroj de la supra parto de la korpo prezentiĝas helruĝbrunaj kaj tiuj de la malsupra parto de la korpo blankaj. Ĝi havas du okulfrapajn trajtojn. La unua estas, ke ĝiaj kornoj longaj je malpli ol 60 cm. preskaŭ vertikale elkreskas el la frunto, kun malgranda kurbiĝo. La plej granda longeco de korno atingas 72,4 cm. Ambaŭ kornoj kreskas simetrie. De flanke rigardate en la malproksimo, ĝi aspektas unukorna. Tial oni nomas ĝin ankaŭ unukorna besto. La alia estas, ke ĝi havas grandan muzelon kaj larĝajn naztruojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibetan Antelope

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Pantholops
Hodgson, 1834
Specio: P. hodgsonii
Pantholops hodgsonii
(Abel, 1826)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivejo redakti

La tibeta antilopo estas besto propra al la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo, kiu loĝas en la loko 4 000-6 000 m. super la marnivelo. La antilopoj kutimas vivi solaj aŭ en malgranda grupo, malofte en grupo el kelkcent. Ili serĉas manĝaĵon ne nur matene kaj vespere, sed ankaŭ tage. Malaltaj plantoj kaj herboj sur la altebenajo estas iliaj manĝaĵoj. Ripozante, la antilopo ofte faras per siaj piedoj kavon 30 cm. profundan por sin ŝirmi kontraŭ vento kaj sin kaŝi de la malamiko. Ĝi estas timema kaj akre singardema, kaj kuras tiel rapide, ke eĉ hundo kaj lupo ne povas kuratingi ĝin. Escepte de la sezono de fekundiĝo, la masklaj kaj femalaj antilopoj ne vivas kune. Novembro kaj decembro estas ilia pariĝa tempo. En majo kaj junio la bestinoj naskas idojn, ĉiu po unu. En la pariĝa tempo virantilopo kolektas ĉirkaŭ si 10-20 antilopinojn kaj gardas ilin kontraŭ la aliaj virbestoj. Tiam okazas drasta luktado inter virantilopoj kaj estiĝas grava vundo al la batalantoj. La tibeta antilopo estas tre rara besto de Ĉinio. Ĝi neniam montriĝis ekster Ĉinio.