Tibor Juhász [juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Tibor estas hungara-usona fizikisto, negocisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Juhász
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1958 (1958-09-08) (65-jaraĝa)
en Dorog
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistoentreprenisto
vdr

Tibor Juhász [1][rompita ligilo] naskiĝis en 1958 en Dorog.

Biografio redakti

Tibor Juhász akiris diplomon (B.S.) en Scienca Universitato Attila József en 1982, post 4 jaroj li akiris sciencan gradon Ph.D en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En la jaro de 1986 li esploris en Universitato de Roĉestro. Inter 1987 kaj 1995 li esploris helpe de stipendio en Universitato de Kalifornio ĉe Irvine, kie li malkovris ke la lasero estas konvena por tre precize neniigi histojn. Ekde 1995 li esploris en Universitato de Miĉigano, kie li prezentis oftalmologiajn kirurgiajn operaciojn per lasero. En la sekva jaro li atingis la instruan rangon docento. Spite la forestojn Juhász havas kontaktojn kun la hungaraj instancoj, en 2001 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 2004 li reiris al Universitato Irvine por instrui kaj esplori. La usona medicina servo ofte financis la esplorojn.

Elektitaj entreprenoj redakti

  • Intralase Inc. (1997) - per lasero oni faras pli bonan vidkapablon
  • LenŜ Inc. (2008) - per lasero operacioj kontraŭ kataraktoj

Fontoj redakti