Tig-okulaj muŝoj (aŭ anteno-okulaj muŝoj) (Diopsidae) estas insektoj de la muŝofamilio Diopsidae. La familion karakterizas la posedo de okultigoj (aŭ okulantenoj): etendiĝoj el la flankoj de la kapo kun okuloj ĉe la fino. Sufiĉe rimarkinda kvalito de tig-okulaj muŝoj estas la kapablo de la maskloj por kapti aeron tra ilia buŝkavo, kaj pumpi ĝin tra duktoj en la kapon al la pintoj de la tigoj, tiel rektiginta ilin. Tio estas ĝenerala precipe en sekspariĝa sezono. Ekzistas pluraj cent specioj en la familio, kun la plej granda diverseco, trovita en la malnov-mondaj tropikoj. Ili disvastiĝis ĝenerale en tiu regiono, kie la plej konataj specioj estas el sudorienta Azio kaj suda Afriko. Ekzistas ankaŭ du specioj en Nordameriko kaj eŭropa specio ĵus estis trovita en Hungario (en 1996, ĉe kunfluejo de riveroj Maroŝ kaj Tiso, latine Sphyracephala europaea). Unu specio, Sphyracephala brevicornis, vivas en modera zono de norda Ameriko.

Plenkreskaj tig-okulaj muŝoj estas tipe trovitaj sur malalta vegetaĵaro en humidaj areoj, ofte proksime al riveretoj kaj riveroj, kie ili manĝas fungojn kaj bakteriojn de disfalantaj plantoj. La larvoj evoluas en putriĝanta vegetaĵaro. Pro ilia stranga morfologio, tig-okulaj muŝoj estas identigeblaj kiel fosilioj (ekz. en sukceno); tiel la prahistoria genro Prosphyrocephala. La afrika genro Centrioncus foje estis specifigita al familio Sepsidae kaj oni poste proponis specifigon al nova familio Centrioncidae kiel fratinogrupo de la tig-okulaj muŝoj, sed ĝi estas kutime traktata kiel subfamilio de tig-okulaj muŝoj.

Seksa dimorfismo, selektado redakti

Tiuj muŝoj estas rigarditaj kiel klasikaj ekzemploj de sekse selektitaj bestoj. Multaj specioj estas sekse dimorfaj je la longo de la okulantenoj, kie maskloj havas multe pli longajn okultigojn ol inoj, kaj tiu dimorfismo alportas avantaĝon al maskloj. La plej vaste studita specio de tig-okulaj muŝoj estas la malajzia specio Teleopsis-dalmani (ĝis nun nomita Cyrtodiopsis-dalmani kaj Diopsis-dalmani). Tiuj insektoj ripozas dum la nokto sur radikharoj pendiĝantaj proksime de riveretoj kaj ties pariĝo kutime okazas en la frua mateno en tiuj lokoj. Inoj montras fortan preferon por kunripozado kaj pariĝo kun maskloj de pli longaj okultigoj.

Esplorado redakti

Frua esplorado de tig-okulaj muŝoj koncentriĝis je vidaj sekvoj de la nekutima pozicio de la okuloj, kun emfazo sur la vidkampo de la muŝoj kaj kapablo juĝi distancojn. Pli nuntempe tiuj muŝoj fariĝis gravaj laboratoriaj modeloj por testado de teorioj pri evoluo de sekundaraj sekskarakteroj, kie grava laboro estas aranĝita ĉe la Universitato de Marilando en Usono kaj ĉe University College de Londono, en Britio. Esplorado en tiuj laboratorioj prilumis kelkajn gravajn demandojn en evolua biologio, aparte la demandon, kial ina selekto je certe arbitraj virfiguroj devus evolui. Longo de okultigo de tig-okulaj muŝoj estis forte kondiĉo-dependanto en maskloj, signifante ke grandkvalitaj maskloj povas kreskigi longajn okultigojn eĉ inter malfavoraj kondiĉoj. Femaloj, kiuj pariĝas kun tiuj maskloj, akiras tiujn bonajn alelojn por iliaj idoj. La geno por longaj okultigoj estas proksima por geno kiu permesas al maskloj generi pli da maskloj, do pariĝante kun long-okultigaj maskloj, pliiĝas la ŝanco por ke idoj de ino estos maskloj (favoraj en ino-dominita populacio). Alternative, longaj tigoj povas signali fekundecon, eble kuraĝiginte inojn por uzi la spermon de long-antena masklo.