Timora muŝkaptulo

La Timora muŝkaptuloNigrostria muŝkaptulo (Ficedula timorensis), estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de malproksime sudorienta Azio. Iam tiu specio estis konsiderata rilata al la aŭstralaziaj ruĝgorĝuloj sed tio estis rezulto de konverĝa evoluo. Tiu specio estas endemia de la insulo de Timoro en la Malgrandaj Sundaj Insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timora muŝkaptulo
Timora muŝkaptulo
Timora muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. timorensis
Ficedula timorensis
(Hellmayr, 1919)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Timora muŝkaptulo estas malgranda kun larĝa beko kaj distinga plumaro. Tiu specio havas blankecajn ventron, subpugon kaj tre blankan gorĝon kun nigra strio sub ĝi kaj tra la tuta brusto kaj kiu nomigas la specion. La vosto, kolo kaj flugiloj estas nigraj kaj la dorso, supraj flugiloj kaj ŝultroj estas tre helbrunaj. La plumaro de la kapo estas sekse dukolora, ĉar ĝi estas nigra ĉe maskloj kaj malhelgriza ĉe inoj. La okuloj kaj beko estas nigraj kaj piedoj kaj kruroj estas flavaj. La birdokanto konsistas el mildaj fajfoj, kelkaj el kiuj sonas simile al tiuj de la Timora senvostulo.

La Timora muŝkaptulo estas nekomuna specio malfacile videbla kaj malmulte konata. La natura vivejo de tiu specio estas densaj musonaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montetoj ĝis 1200 m. Nenion oni scias pri ties reprodukta kutimaro, oni observis nur plenkreskuloj manĝigantaj idojn decembre. Ili manĝas solaj aŭ laŭ paroj senvertebrulojn, kiujn ili kaptas ĉefe post gvatado per flugosalto ĉe subkreskaĵaro ĝis 2 m supergrunde. Tiu aŭstralazia specio estas nuntempe listita kiel Preskaŭ Minacata. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj redakti