Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt

Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt estas artmetia entrepreno en Insbruko, Aŭstrujo, fondite en 1861 far Georg Mader, Josef von Stadl kaj Albert Neuhauser. Ĝi specialiĝis pri la faro kaj restaŭrado de (buntaj) kirkaj vitraloj kaj plumbvitraj fenestroj. Krome produktis ilin mozaikojn.

Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt
entrepreno vd
Dum 1861 - nekonata/nuntempe
Sidejo Tiroler Glasmalereianstalt
Lando Aŭstrio
TTT Oficiala retejo
vdr
firmaa sidejo en Insbruko
fasado en la strato Glasmalereistraße
plumbvitra fenestro kun firmaa-logo en la Johano-preĝejo en Dischingen

Fenestroj kaj mozaikoj de tiu ĉi ateliero troviĝas en pli ol kvar miloj da kirkoj en la tuta mondo.

Historio redakti

Komence situis ĝi en la insbruka urbocentro je la nuna strato Brixenstraße. En 1870 estiĝis novkonstruaĵo je Müllerstraße, ĝis nun al ĉefa sidejo. Por tiu ĉi firmao oni nomis etan straton inter Maximilian- kaj Müllerstrato Glasmalereistraße.

Sub la estrato de Albert Jele la firmao ekfloris kaj oni fondis filiojn en Vieno kaj Novjorko. En la 19-a jarcento estiĝis je la nuna strato Schöpfstraße vitroproduktejo por ĉiam kaj sendepende disponi krudmaterialon. Inter 1900 kaj 1902 la tirolanoj efektivigis la de Eduard Lebiedzki dezajnitan mozaikan frison por la parlamento en Vieno.[1]

Artista ĉefo estis inter 1897 kaj 1917 Bernard Rice, inter 1919 kaj 1944 Gottlieb Schuller kaj poste ĝis 1972 Josef Widmoser[2].

Artistoj gravaj (elekto) redakti

Literaturo redakti

  • Kunibert Zimmeter: Tiroler Glasmalerei und Mosaikanstalt, Neuhauser, Dr. Jele & Comp. Innsbruck 1911.
  • Ursula Pittl: Die Glasmalerei der Zwischenkriegszeit in Tirol und Vorarlberg im Sakralen Raum. Am Beispiel von Gottlieb Schuller, künstlerischer Leiter der Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt 1919–1944. Dissertation, Universität Innsbruck 1994.
  • Reinhard Rampold: 140 Jahre Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt 1861–2001. Innsbruck 2001 (Digitalisat Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Heidrun Fussenegger: Die Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt in Innsbruck zwischen Historismus und Jugendstil. Eine Werkauswahl. Dissertation, Universität Innsbruck 2015.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ilse Knoflacher. Der Mosaikfries von Eduard Lebiedzki, ausgeführt durch die Tiroler Glasmalerei und Mosaikanstalt, an der Fassade des Österreichischen Parlaments in Wien. Bakalaŭriĝ-laboraĵo, Wien 2012 (surrete).
  2. Reinhard Rampold: Geschichte der Tiroler Glasmalerei und Mosaikanstalt. Ĉe: Mosaic Connection 2018. Tagung zu historischen Mosaiken und Glasfenstern in Tirol und deren Verbindung zu Tschechien. Art a Craft Mozaika, Únětice u Prahy 2018, p. 6–9 (PDF; 1,5 MB)
47.26166611.392817