La insulo de la Sunoinsulo Titikaka estas insulo de Bolivio en la lago Titikaka, ene de la municipo Copacabana en la provinco Manco Kapac de la departemento La Paz. Ĝi havas longon de 9,6 km por 4,6 km de larĝo kaj areon de 14,3 km², kio daras ĝin la insulo plej granda de la lago. Ties origina nomo estas insulo Titikaka kaj pro tio la lago kie ĝi estas nomiĝas Titikaka, kio signifas "pumon el ŝtono".

Vista del Lago Titicaca desde la Isla del Sol

La insulo havas krutan terenon kun variaj altoj, la deklivoj de la montetoj montras terasojn faritajn por la kultivo de antikvaj inkaaj loĝantoj.

La insulo en la inkaa epoko estis sanktejo kun templo kaj pastroj dediĉitaj al la dio SunoInti kaj de tie la nomo.

La plej parto de la insulo estas loĝata de indiĝenoj Ajmaroj, kiuj dediĉas sin al la agrokulturo, al turismo, manfarado kaj brutobredado. La parolata lingvo estas la jarcenta, nome la ajmara lingvo, kaj krome la hispana.

En la lago estas alia insulo nome Insulo de la Luno, aŭ Insulo Koati.