La TizonaTizón estas unu de la glavoj (kun la Colada) kiujn la tradicio aŭ la literaturo atribuas al Cid Campeador. Laŭ la Cantar de mio Cid (komponita ĉirkaŭ 1200) la Tizón (tiu estis ties nomo ĝis la 14a jarcento)[1] ĝi estis apartenanta al la reĝo Bukaro de Maroko kaj Cido akiris ĝin batale en Valencio.

Supozita Tizona.

Estis historie multaj versioj de glavoj kiuj intencis esti la vera glavo de Cid laŭ iliaj posedantoj. La lasta eniris en polemiko pro la vendo fare de la markizo posedanto al ŝtataj institucioj kaj plendoj de la justa heredanto. Ĝi estas ekspoziciata en la Muzeo de Burgoso.

La unua referenco al la Tizona aperas en la Cantar de mio Cid, kie ĝi estas nomata Tizón. Tiu nomo, laŭ la Tesoro de la lengua castellana o española de 1611, devenas de la latina titio, sinonimo de 'braĝo, arda ligno'.[2]

Notoj redakti

  1. Montaner Frutos (2011:943)
  2. Sebastián de Covarrubias, Tesoro de la lengua castellana o española, 1611.

Bibliografio redakti

  • Marrero Cabrera, Juan Antonio: «La Tizona en Palacio», en MILITARIA. Revista de Cultura Militar, 2000, pp. 157–167 (konsultebla rete tie[rompita ligilo]).
  • Montaner Frutos, Alberto, Cantar de mio Cid, Barcelona, Galaxia Gutenberg; Real Academia Española, 2011. ISBN 978-84-8109-908-9