Tlatilco

arkeologia loko en la Valo de Meksiko

Tlatilco estas arkeologia loko en la Valo de Meksiko, kiu estis loĝita ekde proksimume 1500 antaŭ nia erao.

Tlatilco
arkeologia loko [+]
Koordinatoj19° 30′ 0″ N, 99° 15′ 0″ U (mapo)19.5-99.25Koordinatoj: 19° 30′ 0″ N, 99° 15′ 0″ U (mapo)

Tlatilco (Meksiko)
Tlatilco (Meksiko)
DEC
Tlatilco
Tlatilco

Map
Tlatilco
Vikimedia Komunejo:  Tlatilco culture [+]
vdr
ceramika figuro de akrobato

La loko iĝis fama kaj samnoma pro siaj tipaj ceramikaj statuetoj (belaj sinjorinoj), kiuj ĉefe reprezentas virinojn kun malsamaj kostumoj kaj kombitaĵoj. Tiuj verŝajne estis uzitaj en kultoj de fekundeco. Figuroj de tiu speco ankaŭ estis trovitaj en multaj aliaj lokoj en la meksikaj altebenaĵoj. En la ĉirkaŭ 500 esploritaj tomboj troviĝis ankaŭ objektoj, kiuj atestas pri kultura influo de la olmekoj. Ĉirkaŭ la jaro 300 antaŭ nia erao Tlatilco estis forlasita.