Toʻrtkoʻl (uzbeke, antaŭe en cirila alfabeto Тўрткўл [Tŭrtkŭl], karakalpake Toʻrtkuʻl, antaŭe en cirila alfabeto Төрткүл, ruse Турткуль [Turtkul'], ĝis 1920 Petroaleksandrovsk) estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de ĉirkaŭa distrikto en la Aŭtonoma Respubliko Karakalpakio de Uzbekio. En la jaro 2009 la urbo havis 52 424 (laŭ la censo de 1991 estis 36 300). La loĝloko situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Amudarjo kaj estas la plej suda urbo de la etna regiono Karakalpakio.

Toʻrtkoʻl
uzbeke ToʻrtkoʻlТўрткўл
karakalpake ToʻrtkuʻlТөрткүл
urbo
Administrado
Lando Uzbekio
Regiono Karakalpakio (QR)
Aŭtokodo 23
Telefonkodo 6153
Demografio
Loĝantaro 52 424  (2009)
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 61° 0′ O (mapo)41.5561Koordinatoj: 41° 33′ N, 61° 0′ O (mapo) [+]
Alto 105 m
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de la samnoma distrikto en Karakalpakio
Situo de la samnoma distrikto en Karakalpakio
Toʻrtkoʻl (Uzbekio)
Toʻrtkoʻl (Uzbekio)
DEC
Toʻrtkoʻl
Toʻrtkoʻl
Situo de Toʻrtkoʻl

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo To‘rtko‘l [+]
vdr

Historio redakti

Toʻrtkoʻl historie estis loĝloko borde de la Silka Vojo, kaj ĝis la 1-a de aprilo 1932 estis la ĉefurbo de la historia regiono - kaj, post la kreo de Sovetunio, Aŭtonoma Respubliko - Karakalpakio. Tamen la urbo havas malfavoran situon: ĝi daŭre estis minacata per inundoj de la rivero Amudarjo - tial oni decidis investi pli bone en fondon de nova kaj en la regiono pli centra ĉefurbo, Nukus, ol en ripetajn kaj parte vanajn kontraŭinundajn protektokampanjojn de Toʻrtkoʻl. Ekde tiam la antaŭe impona riverego iĝis nur rojo: Por havi sufiĉan akvon por la de Jozef Stalin ordonita kultivo de kotono, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.

La averaĝaj temperaturoj estas 28° C en julio kaj -5,1° C en januaro.

Proksime de Toʻrtkoʻl situas flughaveno kun al kaj elflugovojo de 1503 metroj kaj la ICAO-kodo UTNT.