Tokugawa Ieshige aŭ TOKUGAVA Ieŝige (japane 徳川 家重) (la 28-an de januaro 1712 - la 13-an de julio 1761) estis la naŭa ŝoguno de la Tokugawa-ŝoguneco de Japanio. La estis la unua filo de Tokugawa Yoshimune, lia patrino estis filino de Okubo Tadanao, konata kiel Osuma no kata. Lia infanaĝa nomo estis Nagatomi-maru. Lia plenkreskixga ceremonio okazis en 1725.

Tokugawa Ieshige
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1712 (1712-01-28)
en Akasaka
Morto 13-an de julio 1761 (1761-07-13) (49-jaraĝa)
Tombo Zōjō-ji
Ŝtataneco JapanioTokugava-ŝogunregistaro
Subskribo Tokugawa Ieshige
Familio
Patro Tokugawa Yoshimune
Patrino Shintokuin
Frat(in)oj Tokugawa Munetake • Tokugawa Munetada • Tokugawa Yorimoto
Edz(in)o Masuko-joō • Shishin'in • Anjō-in
Infanoj Tokugawa Ieharu • Tokugawa Shigeyoshi
Parencoj Q110597054
Okupo
Okupo samurajo
vdr

Lia unua edzino, Nami-no-miya, estis filino de princo Fushimi-no-miya Kuninaga (伏見宮 邦永親王). Lia dua edzino, Okō, estis la filino de unu el la korteganoj kiu sekvis sian nobelan unuan edzinon de la Imperiestra kortego al la Ŝoguna Tribunalo en Edo. Tiu fame bonkora dua edzino estis patrino de Ieharu, kiu iĝus la heredanto de Ieshige.

Ieshige suferis de konstanta malfortikeco kaj severa paroldifekto. La elekto de Yoshimune de Ieshige kiel lia heredanto kreis konsiderindan polemikon ene de la ŝoguneco kiel liaj pli junaj fratoj Tokugawa Munetake kaj Tokugawa Munetada ŝajnis esti longe pli taŭgaj kandidatoj. Yoshimune daŭre insistis pri sia decido, preferante la konfucean principon de aparta rajto. Ieshige daŭris en la rolo de formala kondukanto de la ŝoguneco. Yoshimune direktis aferojn post lia oficiala emeritiĝo en 1745. Tiu atento estis dizajnita por certigi ke Ieshige estis sekura en sia oficejo. Ieshige restis ŝoguno ĝis 1760. Neinteresita en registaraj aferoj, Ieshige lasis ĉiujn decidojn en la manoj de Ooka Tadamitsu (1709–1760). Li oficiale retiriĝis en 1760 kaj alprenis la titolon Ōgosho, nomumis sian nuan filon Tokugawa Ieharu al la 10-a ŝoguno kaj mortis la sekvantan jaron. La dua filo de Ieshige estis Tokugawa Shigeyoshi, kiu iĝis fondinto de la klano Shimizu Tokugawa, kiu kun Tayasu kaj Hitotsubashi (establita fare de pli junaj fratoj de Ieshige) iĝis gosankyō, tri branĉoj de la Tokugawa-familio, el kiuj oni elektis la estontaj ŝogunoj, ĝis kiam la ĉefa familia linio ĉesis.

La regadon de Ieshige karakterizis koruptado, naturaj katastrofoj, malsategoj kaj naskiĝo de la komerca klaso, kaj lia mallerteco en traktado tiuj temoj tre malfortigis sian regkapablon. Liaj restaĵoj estis elfositaj kaj oni analizis tiujn en scienca enketo de 1958-1960. Oni kosntatis, ke liaj dentoj estis kurbaj kaj malbone misformitaj, konfirmis historiajn referencojn al lia paroldifekto, kaj ke lia sangogrupo estis tipo-A.