Tondrofobio, Astrofobio, aŭ brontofobio, keraŭnofobio, aŭ tonitrofobio, estas nenormala timego pro tondro kaj fulmo, respektive pro ŝtormoj, nome tipo de specifa fobio. Ĝi estas traktebla fobio kiun povas disvolvigi kaj homoj kaj animaloj (tiuj lastaj ĉefe konsiderinte, ke animaloj povas aŭdi tondrojn aŭ senti fulmojn eĉ sen vidi ilin alimaniere disde homoj). La termino astrafobio derivas el la grekaj vortoj ἀστραπή (astrape; fulmo) kaj φόβος (fobos; timo).

Fulmotondro lumegiganta la ĉielon (kaj la sekva tondro kiu akompanas ĝin) povas timigi iun kiu suferas pro Tondrofobio.