Tonikoparalelo estas la paraleltonalo de toniko. Kutime la paraleltonalo estas minora, se la toniko estas maĵora kaj inverse. Ekzistas tamen ankaŭ apartaj kazoj, en kiuj la minortonika paralelo ankaŭ estas minora, respektive la maĵortonika paralelo ankaŭ estas maĵora.

Ĉiuj formoj de la tonikoparalelo redakti

Signo Klarigo Ilustrado
Tp minorparalelo pri maĵortoniko Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko
TP maĵorigita minorparalelo de maĵortoniko Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko, tamen ne kiel kutime kiel minortonalo, sed en maĵoro
tP maĵoraralelo de minortoniko Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko
tp minorparalelo einer Moll-Tonika Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko, tamen ne kiel kutime en maĵoro, sed en minoro

La minuskloj reprezentas kiel kutime en la harmoniscienco minortonalojn, la majuskloj maĵortonalojn. Principe la minorparalelo ĉiam estas etan tercion sub la maĵortonalo kaj la maĵorparalelo etan tercion super la minortonalo. Maĵorigita minortonalo estas tia tonalo kun la sama nomo, tamen la pokaze alia modalo: ekzemple c-minoro → C-maĵoro

Ekzemploj redakti

Toniko: A-maĵoro redakti

  • Tp: etan tercion malsupren kaj en minoro → f♯-minoro
  • TP: etan tercion malsupren kaj en maĵoro → F♯-maĵoro
  • tP / tp ne ekzistas, ĉar la toniko estas maĵora.

Toniko: d-minora redakti

  • Tp / TP ne ekzistas, ĉar la toniko estas minora.
  • tP: etan tercion supren kaj en maĵoro → F-maĵoro
  • tp: etan tercion supren kaj en
    – minoro → f-minoro
    – maĵoro (ĉe f-minoro) → A♭-maĵoro

Uzeblecoj de la tonikoparalelo redakti

Oni povas uzi la tonikoparalelon por la elformado de la klasika kadenco. Krome oni ŝatas uzi la tonikoparalelon ene de maĵortonalo por krei falsan finon, tio signifas, seniluziigi la atendon de toniko.

Vidu ankaŭ redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tonikaparallele » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3379349 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)