Too Big to Fail [~tu: big tu:feil] (en Esperanto: „Tro granda por malsukcesi” „Tro granda, por lasi bankroti ĝin“) estas traktada metodo por iu entrepreno, firmao, ŝtato aŭ urbego, kiuj estas tro grandaj en si mem, ke nacia registaro aŭ internaciaj institutoj lasu ilin bankroti, fali en insolvencon. La bankroto de tiuj organizoj, firmaoj povas endanĝerigi la nacian, internacian ekonomion, laŭ aserto de protektantoj de la traktada metodo. Tiel oni helpas solvi ties financajn problemojn, rekte aŭ nerekte per mono de la impostpagantoj. Tio okazis novtempe ĉefe en la banksektoro en la periodo de 2008-2009, la monapogo estas nomata en la angla fakĵargono „Bail-out“. Tio okazis ĉefe en la banksektoro de Usono, Britio, kie la financa reguligo estas pli libera ol en aliaj landoj. Same okazis ankaŭ en aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo, sed aliaj landoj – kie la ŝtata posedaĵo, interveno estas pli granda ol en la anglosaksaj landoj - preferas savi siajn industriajn gigantojn (ekz. Koreio).

Historio redakti

La fenomeno – ŝtata helpo de insolvenc-minacitaj organizoj per grandaj sumoj – aperis unuafoje en Usono en aŭgusto de 1914, kiam la ŝtato savis Novjorkon. Tio komenciĝis per fermo de New York Stock Exchange, kiu remalfermiĝis nur la 12-an de decembro 1914. La urbo ŝuldis grandparte en brita pundo, ĝi nehavis monon por repagi sumojn, antaŭ la insolvenco helpis la usona financa ministerio kaj zorgis pri repago. La urbo travivis duafojan financan savon en decembro de 1975, kiam en la lasta minuto prezidento Gerald Ford ŝanĝis sian rifuzan opinion.

La usona „Federal Deposit Insurance Act“ de la 17-a de aŭgusto 1950, FDIC ricevas la rajton por savi financajn entreprenojn, oferti kreditojn kaj proprajn monrimedojn („providing assistance“), se tio necesas por rezervo de stabileco de la financa sistemo. Tiu ebleco estis uzata unuafoje en 1969 kaj poste same malofte. En majo de 1984 oni savis la 7-an plej grandan bankon de Usono („Continental Illinois National Bank and Trust Company“), en 2008 „Lehman Brothers“ kaj „Washington Mutual“, Fannie Mae, Freddie Mac.