Topolobampo estas haveno en la Golfo de Kalifornio en nordokcidenta Sinaloa, Meksiko. Ĝi estas la kvara plej granda urbo en la administra komunumo Ahome (post Los Mochis, Ahome, kaj Higuera de Zaragoza), kaj laŭ la censo de 2005 kun populacio de 6032 loĝantoj.

Topolobampo
loĝlokoj de Meksiko
Administrado
Poŝtkodo 81370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 361  () [+]
Geografio
Geografia situo 25° 36′ N, 109° 3′ U (mapo)25.60084-109.0523Koordinatoj: 25° 36′ N, 109° 3′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Topolobampo (Sinaloa)
Topolobampo (Sinaloa)
DEC
Topolobampo
Topolobampo
Situo de Topolobampo
Topolobampo (Meksiko)
Topolobampo (Meksiko)
DEC
Topolobampo
Topolobampo
Situo de Topolobampo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Topolobampo [+]
vdr
Topolobampo, Sinaloa, Meksiko

La haveno konektas la nordmeksikajn ŝtatojn pere de la fervojo Chihuahua al Pacifiko, kiu havas haltejon ĉe la proksima Los Mochis. Ĝi estas la orienta haveno de la ĉiutaga pramo konektanta kun La Paz en Baja California Sur.

Topolobampo estas ankaŭ komenco de la internacia komercokoridoro, "La Entrada al Pacifico" (alpacifika enirejo), kiu finas ĉe la metropolita areo de Meza Odeso, en Teksaso.

Topolobampo estis loko de radikala "utopia" kolonio el 1884 al 1894, kiu havis influon sur la urboplanadaj ideoj de Ebenezer Howard.

La Uragano Isis frapis la plej sudorientan parton de la Kalifornia Duoninsulo antaŭ atingi uraganan statuson en la Golfo de Kalifornio. Isis venis surtere ĉe Topolobampo en la meksika ŝtato Sinaloa la 3an de Septembro 1998.

Eksteraj ligiloj redakti