Uragano Isis (1998)

Uragano Isis estis la naŭa nomita ŝtormo kaj sesa uragano de la uragana sezono en 1998.

Uragano Isis

Isis la 2-an de septembro 1998

Isis la 2-an de septembro 1998
Aperis la 1-an de septembro 1998
Malaperis la 3-an de septembro 1998
Plej rapidaj ventoj 120 km/h (75 mejloj/h)
Homaj mortoj 14
Damaĝoj ekvivalento de 10 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Meksiko
vdr

Isis disvolviĝis la 1an de septembro el interagado inter tropika ondo kaj granda surfaca cirkulado sudokcidente de Meksiko. Ĝi moviĝis norden, kaj frapis la plej sudorientan parton de la Kalifornia Duoninsulo antaŭ atingi uraganan statuson en la Golfo de Kalifornio. Isis venis surtere ĉe Topolobampo en la meksika ŝtato Sinaloa la 3an de Septembro, kaj rapide perdis sian malaltnivelan cirkuladon. La restoj pluis dum kelkaj tagoj antaŭ disiĝi en la usona ŝtato Idaho.

Eksteraj ligiloj redakti