Tordehumos [tordeUmos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Tordehumos estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Fumoj laŭ iama nomo "Oter de Fumos" (10-a jarcento) aŭ Turo de Fumoj laŭ nuntempa nomo, kiel aperas en la blazono. Ambaŭokaze povus aludi al iama funkcio de la loko kiel fumsignalejo, konsiderante la landliman areon inter Leono kaj Kastilio kaj inter islamaj kaj kristanaj zonoj aŭ al iu incendio okazinta en la loko.

Tordehumos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 388  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 10′ U (mapo)41.814722222222-5.1611111111111Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 61,28 km² (6 128 ha) [+]
Tordehumos (Provinco Valadolido)
Tordehumos (Provinco Valadolido)
DEC
Tordehumos
Tordehumos
Situo de Tordehumos
Tordehumos (Hispanio)
Tordehumos (Hispanio)
DEC
Tordehumos
Tordehumos
Situo de Tordehumos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tordehumos [+]
vdr
Tordehumos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Santa María la Sagrada, kun renesanca retablo, 16-a jarcento.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 61,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 406 loĝantojn.

Ĝi perdis 170 loĝantojn el 1996 pro migrado al urbaj areoj.

Ĝi distas 55 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromiaj (vakceoj) kaj romiaj epokoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Tordehumos estis de 974 ĉe dokumento registrita en Astorga, kiu mencias Oter de Fumos, reference al Tordehumos. La 20an de Aprilo 1194 oni subskribis tie la Traktaton de Tordehumos, kiu finigis la militon inter la reĝoj Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Alfonso la 9-a de Leono, patro de Ferdinando la 3-a. En la 14-a jarcento la areo jam estis de la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj kaj la ruinoj de la kastelo. Aparte estas Ekomuzeo Tierra del Sequillo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti