Torrecilla de la Jara

Torrecilla de la Jara [torezIja] (Tureto de la Cisto, Cistejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Torrecilla de la Jara
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45651
Retpaĝaro [www.torrecilladelajara.com]
Politiko
Urbestro Eloisa González López
Demografio
Loĝantaro 288  (2011)
Loĝdenso 4,06 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 4° 46′ U (mapo)39.703055555556-4.7741666666667Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 648 m [+]
Areo 71 km² (7 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrecilla de la Jara (Hispanio)
Torrecilla de la Jara (Hispanio)
DEC
Torrecilla de la Jara
Torrecilla de la Jara
Situo de Torrecilla de la Jara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla de la Jara [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Torrecilla de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Torrecillano. La censita populacio en 2011 estis de 288 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,06 loĝ/km². La totala populacio estas de 317 loĝantoj, ĉar la municipo havas submunicipon La Fresneda de la Jara situanta je 11 km, kun populacio de 132 loĝ.

Situo redakti

Torrecilla de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 648 m; je 92 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 71 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′11″ N 4°46′27″ Ok. Trafluas la teitorion la rivero Sangrera.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La unuaj setlejoj estus el la epoko de iberoj aŭ keltiberoj korespondaj al la popolo de la vetonoj, kies arkeologiaj restaĵoj aperis kiel du ŝtonaj taŭrskulptaĵoj. La teritorio estis poste loĝata de hispan-romianoj, kies restoj kaj tomboj troviĝis. Estis ankaŭ similaj trovitaĵoj de epoko de visigotoj kaj islamanoj. De tiu lasta epoko povas esti la tureto kiu utilis kiel centro de la nova kristana setlejo, jam post la Reconquista. Fine de la 13a jarcento jam estis malgranda setlejo ĉe la "tureto" kiu nomigas la vilaĝon apartenanta al la urbo de Talavera de la Reina.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,200 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol kvaroniĝis al malpli da 300.

Vidindaĵoj redakti

Estas preĝejo kaj ermitejo, krom plia preĝejo kaj plia ermitejo en La Fresneda de la Jara.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti