La Jara estas natura komarko aŭ regioneto situanta okcidente de la provinco de Toledo kvankam ĝi havas kelkajn zonojn de la provinco de Ciudad Real, kiaj la angulo de Anchuras kaj diversajn lokojn en la provinco de Cáceres. Ĝi apartenas siavice al la pli etenda komarko Teroj de Talavera.

La Jara
Dosiero:Sen valoro
Dosiero:Sen valoro
FlagoBlazono
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio

Supermara alteco760 msnm [+]
- koordinatoj39° 40′ 0″ N, 4° 38′ 0″ U (mapo)39.66666667-4.63333333Koordinatoj: 39° 40′ 0″ N, 4° 38′ 0″ U (mapo)
Areo2 166 km² (216 600 ha) [+]


La Jara (Tero)
La Jara (Tero)

La Jara (Hispanio)
La Jara (Hispanio)
DEC

Map
La Jara
Vikimedia Komunejo:  La Jara [+]
vdr
Situo de La Jara en Kastilio-Manĉo.
Natura vojo de la Jara.

La nomo de La Jara devenas el la hispana nomo de cistoj, nome jara [ĥAra].

Geografio redakti

Ĝi karakteras geografie pro esti kruta tereno, kun arbaraj montaretoj kaj intermontaj stepoj. Norde limas kun la Rivero Taĵo kaj sude kun la Rivero Gvadiano kaj la Montoj de Toledo, korespondante al tiu komarko la Sierra de Altamira. El ties montoj fluas al la Taĵo la rivero Pusa kaj aliaj alfluantoj pli malgrandaj, kiaj la riveroj Gévalo aŭ Estenilla. La Montopasejo de Sankta Vicento, en la okcidenta limo de la komarko, faciligas la aliron al la Sierra de Guadalupe, en Cáceres, kaj havigas privilegian rigardejon de la loko, dum alia de la punktoj kiuj elstaras super la tuta komarko estas la Risco de la Atalaya, en la ĉirkaŭo de Robledo del Mazo kaj lime kun la eksklavo de Anchuras.

Municipoj redakti

 
Jarcenta anzino ĉe Cabañeros
Municipo Populacio Areo Denseco
Los Navalucillos 2.670 355,94 7,50
Los Navalmorales 2.636 104,95 25,12
La Pueblanueva 2.145 122,10 17,57
Alcaudete de la Jara 1.976 156,12 12,66
Belvís de la Jara 1.735 114,03 15,22
Sevilleja de la Jara 907 233,95 3,88
San Martín de Pusa 825 104,54 7,89
Las Herencias 759 90,73 8,37
Aldeanueva de Barbarroya 703 91,80 7,66
La Nava de Ricomalillo 702 39,53 17,76
Espinoso del Rey 588 48,28 12,18
Aldeanueva de San Bartolomé 530 34,61 15,31
Mohedas de la Jara 522 60,42 8,64
San Bartolomé de las Abiertas 447 56,86 7,86
El Campillo de la Jara 434 88,06 4,93
Santa Ana de Pusa 411 19,44 21,14
Robledo del Mazo 399 136,71 2,92
La Estrella 322 77,23 4,17
Torrecilla de la Jara 303 70,61 4,29
Puerto de San Vicente 248 46,51 5,33
Retamoso de la Jara 132 48,24 2,74
Villarejo de Montalbán 76 65,37 1,16

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
Nacia Parko Cabañeros.

La flaŭro estas stepeca kaj en ĝi hegemonias la olivarbo, la korkokverko, la sabino kaj la pinaroj. Ankaŭ makiso kaj la cistejoj kiuj nomigas la komarkon. En la valoj de la plej altaj areoj estas arbaroj de montokverkoj, pinoj kaj kaŝtanarboj. Estas unu de la zonoj plej riĉaj de Hispanio laŭ ĉasado, kaj ekzistas grandaj ĉasrezervejoj por ĉasado kaj de malgrandaj ĉasbestoj (kuniklo, leporo, perdriko) kaj de grandaj (apro, cervo). Sude estas la enirejo al la Nacia Parko Cabañeros.

Historio redakti

 
Elaera vido de Mohedas de la Jara

Historie ĝi estis ligata al la urbo de Talavera de la Reina, kiu servas kiel ĉefurbo. El tie post la reconquista la reĝo Alfonso la 6-a ordonis la reloĝigon de tiuj ruinigitaj zonoj per mozaraboj. Etimologie la nomo de La Jara, krom korespondo kun tiu de unu el la specioj vegetalaj plej abundaj tie, ŝajne estas rilata ankaŭ kun la termino araba Cha'ara, "(zono) senhoma"; ĉar tia estis la komarko dum multaj jaroj.

Plej lokoj de tiu tero apartenis al la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo sub la administrado de la klerikularo de Talavera de la Reina. En 1833 malaperis la Senjorlando de Talavera kaj ekapartenis al la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Ekonomie la ĉefa riĉeco estas la agrikulturo kaj la brutobredado, ĉefe ŝafoj kaj porkoj. Gravas ankaŭ la produktado de olivoleo, de granda kvalito. Turisme temas pri tereno aprezata de ĉasistoj kaj naturaj piedirantoj. Tio, kaj proksimeco al la Nacia Parko Cabañeros, estis origino de nombraj ĵusaj gastejoj de rura turismo. Tion favoras la aranĝon de la verda vojo de la Jara ĉ. 52 km de la iama projektita fervojo kiu devis ligi Talavera de la Reina kun Villanueva de la Serena (provinco de Badajoz). Aktuale ekzistas la intenco ligi tiun verdan vojon al la simila vojero de Ekstremaduro.

Demografio redakti

 
Panoramo de Los Alares, submunicipo de Los Navalucillos.

La zono suferis fortan senloĝigon laŭlonge de la dua duono de la 20a jarcento, pro rural senloĝigo. La populacio, kondiĉita de la montara etoso, estis ĉiam maldensa kaj ege disa; ekzistas ofte multaj submunicipoj ene de ununura municipo.

Plej parto de la populacio estas en malaltaj areoj, en lokoj kiaj Belvís de la Jara, Los NavalmoralesLos Navalucillos, kaj minimume en la parto plej alta, en domaroj kiaj Los Alares, Buenasbodas aŭ la submunicipoj de Robledo del Mazo: Las Hunfrías, Robledillo, Navaltoril, ktp.

Setlejoj redakti

La Diputación Provincial de Toledo (provinca municipara instanco) agnoskas la jenajn setlejojn ene de la komarko de La Jara, el kiuj ĉirkaŭ duono estas submunicipoj dependaj de diversaj municipoj.

La enklavo de Anchuras, municipo apartenanta al la provinco de Ciudad Real, estas konsiderata geografie parto de La Jara, kaj estus aldonenda al la listo: