Los Navalmorales estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Los Navalmorales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45140
Retpaĝaro Municipo
Politiko
Urbestro Joaquín Fernández Torrijos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 730  (2011)
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 4° 39′ U (mapo)39.728611111111-4.6447222222222Koordinatoj: 39° 44′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 579 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Navalmorales (Hispanio)
Los Navalmorales (Hispanio)
DEC
Los Navalmorales
Los Navalmorales
Situo de Los Navalmorales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Navalmorales [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Los Navalmorales en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Navalmorales" estas pluralo de Navalmoral, kiu estas fonetika kunmetaĵo de Nava del Moral, kvankam tiukaze ĝi devenas de ValmoralValle del Moral (valo de la morusarbo), nomo origina de la loko.[1] Valmoral estas komponaĵo de la mallongigo de valle, nome val, de la latina VALLEM kaj moral (morusarbo)[2] La nombo rilatas al unuigo en la 19a jarcento de la setlejoj Navalmoral de Pusa kaj Navalmoral de Toledo.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Navalmoraleño. La censita populacio en 2011 estis de 2.730 loĝantoj kaj la denseco estas de 26 loĝ/km².

Situo redakti

Los Navalmorales estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 579 m; je 70 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 105 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′43″ N 4°38′41″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur malgranda valo ĉe la bordoj de la rojo samnoma, kiu trapasas sian centron».[3] Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Santa Ana de Pusa kaj San Martín de Pusa norde, Villarejo de Montalbán kaj Navahermosa oriente, Hontanar sude kaj Los Navalucillos sude kaj okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La plej alta pinto troviĝas en la monto Cuervo (korvo) je 4,5 km sudoriente de la domaro kun 838 msm. Tra la teritorio fluas rojoj kiaj tiuj de Los Navalmorales, kiu trapasas la centron de la domaro, Macarro, los Álamoslas Vegas.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉefe olivarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj, kaproj kaj porkoj) tradicie. Aktuale elstaras ĉefe la sektoro de servoj kaj iome da industrio pri popola ceramiko, ligno, kalkoŝtonoj kaj fabrikado de diversaj tipoj de olivoleo. Ankaŭ gravas dediĉo al ĉasado.

Historio redakti

Aperas la unuan fojon kiel Vallmoral en dokumento de la 5a de februaro de 1209 per kiu Alfonso la 8-a donas al Alfonso Téllez la vilaĝon de Montalbán kun ties teritorioj korespondaj: «Ex parte Talauarie per ualle sicco, comodo vadit uia ad illos Mosaraues, et comodo pergit ad illa calsata, et sicut uadit ad Vallmoral, et deinde Naualuciellos, et postea usque ad illum portum, et deinde usque ad Mauros quantum potueritis»[4]

Dum la Milito de Sendependiĝo oni enprizonigis en tiu loko kapitanon Baldomero de Torres, estro de gerilanoj.

Ĝis 1835 Los Navalmorales estis du sendependaj vilaĝoj, nome Navalmoral de Pusa kaj Navalmoral de Toledo, nomataj tiel ĉar ili apartenis, respektive, al jurisdikcioj de la senjorlando de Valdepusa kaj de la urbo de Toledo. Ambaŭ municipoj troviĝis separataj fizike de la rojo de El Lugar aŭ de La Fuente, nomata aktuale samnome kun la vilaĝo. La 23an de septembro de 1833 oni kunigis ambaŭ municipojn por decidi sian unuigon, post kio ili interkonsentis unuanime peti tion al Fernando la 7-a. La morto de la reĝo dum tiuj tagoj prokrastis du jarojn la akcepton.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis pli da 5,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu duoniĝis al malpli da 3,000.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 90, ISBN 84-88439-70-9.
  2. Vidu ĉe Navalmoralejo
  3. Madoz, volumeno 12, paĝoj 59 kaj 60.
  4. Archivo Histórico Nacional, Ordeno de Sankta Johano, dos. 1, nº 2.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Julio Muñoz Jiménez (2002). Los Navalmorales, 1967: geografía de un municipio en el borde de los Montes de Toledo. Asociación Mesa de Trabajo por Los Navalmorales. ISBN 84-95290-24-3.
  • Piedras vivas: de la religiosidad de un pueblo: Los Navalmorales. Asociación Cultural Hermes4 (Bargas). 2003. ISBN 84-95290-23-5.
  • Mª Victoria Navas Sánchez-Élez (2003). Romancero y cancionero de Los Navalmorales (Toledo). Ayuntamiento de Los Navalmorales.