Santa Ana de Pusa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Geografie ĝi estas en la valo de la rivero Pusa, alfluanto de la rivero Taĵo. Ĝi ĝuas klimaton kontinentan.

Santa Ana de Pusa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45653
Retpaĝaro www.aytosantaanadepusa.es
Politiko
Urbestro Fernando Gómez Pinilla
Demografio
Loĝantaro 532  (2011)
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 4° 43′ U (mapo)39.763611111111-4.7158333333333Koordinatoj: 39° 46′ N, 4° 43′ U (mapo) [+]
Alto 594 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Ana de Pusa (Hispanio)
Santa Ana de Pusa (Hispanio)
DEC
Santa Ana de Pusa
Santa Ana de Pusa
Situo de Santa Ana de Pusa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Ana de Pusa [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Santa Ana de Pusa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Dekomence ĝi nomiĝis Santa Ana de la Bienvenida. La pranomo estis El Canchar (rokejo), loko ĉe la elirejo al valo. Antaŭ la fondo de la vilaĝo ekzistis ermitejo dediĉata al Nia Senjorino de Bienvenida (bonveno) el kio la vilaĝo ricevis "familinomon". Dum la 12-a jarcento etendiĝis tra Kastilio la kulto al Sankta Ana, kaj en 1578 oni nomis tiel la vilaĝon pro la preĝejo starigita por ties kulto. La loko de Santa Ana ekdependis de San Martín de Pusa; kaj eknomis el fino de la 18-a jarcento Santa Ana de Pusa.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Santanero. La censita populacio en 2011 estis de 532 loĝantoj kaj la denseco estas de 28 loĝ/km².

Situo redakti

Santa Ana de Pusa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 594 m; je 78 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′49″ N 4°42′57″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉefe olivoj) kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Tiu teritorio jam estis konata de hispan-romia-visigotoj kaj de islamanoj, atestate de arkeologiaj trovoj. Ties unuaj fondintoj estis Diego García de López kaj Blas Muñoz en 1522, en la loko konata kiel El Canchar. Post tiuj la senjoro de Valdepusa en 1524 fondis domaron kaj pro deziro reloĝigi ĝin, permesis setladon per dokumento de la 16-a de oktobro de 1526 al 22 loĝintoj de Magán, kiuj nomis la lokon kiel "Santa Ana de Bienvenida". Ĝi estis la lasta de la vilaĝoj fonditaj en Valdepusa.

Meze de la 20-a jarcento la populacio atingis ĝis 1,119 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 300.

Interesaĵoj redakti

Estas vidinda ermitejo kaj ponto dirate romia.

La 20-an de januaro okazis tradicie festo per kiu la viriĝantaj junuloj (soldatiĝantaj) vestis sin per kapraj feloj, malpurigis siajn vizaĝojn per karbo kaj uzante porbrutajn sonujojn kaj porvinajn felsaketojn sed plenajn je akvo, serĉis kaj poste malsekigis la junulinojn tute libere al la mateniĝo al la horo de la meso. Ankaŭ elstaras la bruligado de Ĵudaso, nome pupo remburita je pajlo kaj krakpizoj, kio okazas koincide kun la Sankta dimanĉo de la Sankta Semajno.

Vidu ankaŭ redakti