Belvís de la Jara

Belvís de la Jara estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Belvís de la Jara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45660
Retpaĝaro http://www.belvisdelajara.org
Politiko
Urbestro José Luis Fernández Fernández
Demografio
Loĝantaro 1 814  (2011)
Loĝdenso 15,91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 4° 57′ U (mapo)39.759413888889-4.9495361111111Koordinatoj: 39° 46′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Areo 114,02 km² (11 402 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Belvís de la Jara (Hispanio)
Belvís de la Jara (Hispanio)
DEC
Belvís de la Jara
Belvís de la Jara
Situo de Belvís de la Jara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belvís de la Jara [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Belvís de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Belvís" devenas el latina bellum visum kiu signifas agrablan vidaĵon, tra la okcitana bel vis kiu signifas rigardejo, bela vidaĵo aŭ bela rigardo, eble alude al pejzaĝo kiun oni superas ekde ties montetoj. La aldonaĵo "Jara" aludas al arbusto samnoma (cisto) kies hispana nomo devenas el araba hara kiu signifas makiso aŭ veprejo.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Belviseño. La censita populacio en 2011 estis de 1.814 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,91 loĝ/km².

Situo redakti

Belvís de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 450 m; je 114 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 114.02 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′37″ N 4°56′55″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta inter montetoj mezaltaj, escepte norde, en la komarko de La Jara. Limas kun la municipaj teritorioj de Calera y Chozas, Las Herencias, Alcaudete de la Jara, Sevilleja de la Jara, La Nava de Ricomalillo kaj Aldeanueva de Barbarroya, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La rivero Taĵo fluas tra la municipo norde kaj la rojo Tamujoso okcidente.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉefe olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) tradicie. Elstaras produktado de olivoleo; temas pri la dua plej etenda areo de olivarboj en la provinco. Produktado de lakto kaj laktaj produktoj, kiaj fromaĝo. Enboteligo de akvo Valtorre. Aliaj rilataj industrioj. Servoj, rura turismo.

Historio redakti

Estis kastelo. Post la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212 la vilaĝo ekdependis de Talavera kaj de la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo pro privilegio fare de Henriko la 2-a.

Post la kristana reconquista tiu teroj estis koloniigitaj de alvenintoj el Galegio. Aperas en dokumento de 1350 kie oni mencias la Monton de Belvís, kie la ano de Talavera Juan Larduda kun aliaj starigis la unuajn domojn. Ankoraŭ konserviĝas la strukturo el kio estis la unua strato de la vilaĝo, nome Codos.

Meze de la 19a jarcento la loka industrio estis formata de du muelejoj farunaj kaj alia olea posedo de la duko de Frías.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 5,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al malpli da 1,800.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti