La Nava de Ricomalillo

La Nava de Ricomalillo [rikomalIjo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Nava de Ricomalillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45670
Politiko
Urbestro Rufino Muñoz García
Demografio
Loĝantaro 671  (2011)
Loĝdenso 16,78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 39′ N, 4° 59′ U (mapo)39.650277777778-4.9905555555556Koordinatoj: 39° 39′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 645 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Nava de Ricomalillo (Hispanio)
La Nava de Ricomalillo (Hispanio)
DEC
La Nava de Ricomalillo
La Nava de Ricomalillo
Situo de La Nava de Ricomalillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Nava de Ricomalillo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Nava de Ricomalillo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La nomo de tiu vilaĝo devenas el la geografiaj trajtoj de ties loko, ĉar La Nava aludas al ebenaĵo ĉe monteto Mogorro.[1] Pri la termino "Ricomalillo", ĝi devenas el la kunmetaĵo de rincón (angulo) kaj Malillo, la unua parto devena el vulgara araba rukún dum la dua estus de necerta deveno.[2] Interesa hipotezo indikita de Corominas kaj Pascual,[3] rilatas Malillo al maillo, 'natura pomarbo'.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Navero. La censita populacio en 2011 estis de 671 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,78 loĝ/km².

Situo redakti

La Nava de Ricomalillo estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 645 m; je 116 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′1″ N 4°59′26″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «en valo ĉirkaŭata de montetoj sufiĉe altaj».[4] Ties tereno estas monteca kaj kruta kaj inter la arboj karakteraj de la zono troviĝas la anzino, la olivarbo kaj la pino. Ties klimato estas kontinenta. Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aldeanueva de Barbarroya, Belvís de la Jara, Sevilleja de la Jara, El Campillo de la Jara kaj La Estrella, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni ne konas la epokon de ties fondo, sed oni trovis arkeologiajn restojn de la epoko romana. Aperas citata la unuan fojon kiel "el Rencon de Maljllo" en 1344 en dokumento de Alfonso la 11-a.[5] Ĝi apartenis al la senjorlando de la Teroj de Talavera de la Reina, kiel domaro de Sevilleja de la Jara. En 1787 Karlo la 3-a donis la titolon de vilaĝo.

Meze de la 19a jarcento ĝi havis 140 domojn kaj lernejon dotatan per 1.100 "reales" de publika fondunso al kiu ĉeesstis 20 infanoj. La municipa buĝeto estis de 5.056 "reales" el kiuj 2.200 estis por pagi la sekretarion.[4]

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,697 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al malpli da 671.

Notoj redakti

  1. Vidu tiurilate la terminon Nava ĉe Navahermosa.
  2. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 84, ISBN 84-88439-70-9.
  3. Diccionario Crítico Etimológico Castellano e Hispánico (Corominas kaj Pascual, 1980)
  4. 4,0 4,1 Madoz, volumeno 12, paĝoj 38 kaj 39.
  5. Libro de la Montería de Alfonso XI, 1344, paĝo 564.

Vidu ankaŭ redakti