La Estrella (Toledo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: La Estrella

La Estrella [laestrEja] (La stelo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Estrella
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45574
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Agustín Martín Cantero
Demografio
Loĝantaro 327  (2011)
Loĝdenso 4,25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 5° 6′ U (mapo)39.689444444444-5.0919444444444Koordinatoj: 39° 41′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 77 km² (7 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Estrella (Hispanio)
La Estrella (Hispanio)
DEC
La Estrella
La Estrella
Situo de La Estrella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Estrella (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Estrella en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Estrella" povus deveni el la latina stela (stelo), termino kiu aperis sur la tombaj skribaĵoj trovitaj en tiu teritorio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Estrellano. La censita populacio en 2011 estis de 327 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,25 loĝ/km².

Situo redakti

La Estrella estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 557 m; je 126 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 61 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo, je 183 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 77 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′22″ N 5°5′31″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta ĉe la deklivo de monteto kiu longas de sudoriento al nordokcidento.[1] Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Navalmoralejo norde, Aldeanueva de Barbarroya norde kaj oriente, La Nava de Ricomalillo oriente, El Campillo de la Jara kaj Aldeanueva de San Bartolomé sude, en la provinco de Toledo, kaj Villar del Pedroso en la Provinco de Cáceres.

Tra ties teritorio fluas de sudoriento al nordokcidento la rivero Uso

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Eble estis jam setlejo en epoko de romianoj, ĉar ties restoj troviĝis. Krome sur monteto nome Ancha troviĝis restoj de kastro de keltoj el la ferepoko.

Ĝi apartenis al la senjorlando de Talavera de la Reina kaj al la arkiepiskopoj de Toledo.

Meze de la 19a jarcento estis 216 domoj kaj lernejo pagata per 2.500 "reales", al kiu ĉeestis 80 infanoj. La ekonomio tiam baziĝis sur la produktado de tritiko, hordeo, sekalo, iom de oleo kaj kikeroj, sur la bredado de kaproj kaj sur la abunda ĉaso.[1]

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis pli da 2,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu draste sesoniĝis al pli da 300.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Madoz, volumeno 7, paĝo 620.

Vidu ankaŭ redakti