Aldeanueva de Barbarroya

Aldeanueva de Barbarroya [a. de barbarOja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Aldeanueva de Barbarroya
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45661
Retpaĝaro www.aldeanuevadebarbarroya.org
Politiko
Urbestro José Manuel Fernández Pino
Demografio
Loĝantaro 654  (2011)
Loĝdenso 7,11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 5° 1′ U (mapo)39.762222222222-5.02Koordinatoj: 39° 46′ N, 5° 1′ U (mapo)
Alto 480 m [+]
Areo 92 km² (9 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva de Barbarroya (Hispanio)
Aldeanueva de Barbarroya (Hispanio)
DEC
Aldeanueva de Barbarroya
Aldeanueva de Barbarroya
Situo de Aldeanueva de Barbarroya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de Barbarroya [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Aldeanueva de Barbarroya en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Barbarroya" povus deveni el la radiko de kelta lingvaro "barb", altaĵo, kaj el la latina "rubea", pro kio signifus ruĝa monteto. Alia teorio estas korupto el Valdearroyo (valo de la rojo) al Balbarroyo. Aldeanueva signifas "nova domaro".

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Jareño. La censita populacio en 2011 estis de 654 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,11 loĝ/km².

Situo redakti

Aldeanueva de Barbarroya estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 480 m; je 118 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 92 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′44″ N 5°1′12″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta je la maldekstra bordo de la rivero Taĵo, situanta en la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Alcolea de Tajo, Calera y Chozas, Belvís de la Jara, La Nava de Ricomalillo, La Estrella kaj Navalmoralejo, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ĉasado.

Historio redakti

La loko fondiĝis kiel domaro nome Santiago de Zarzuela, pro proksimeco al la rojo Zarzuela, ĉirkaŭ antikva preĝejo samnoma. Pro sanproblemoj pro la rojo, ĉirkaŭ 1470 oni translokiĝis al la aktuala loko, kaj oni ŝanĝis la nomon al tiu de Aldeanueva de Zarzuela, kaj poste al tiu de Aldea de Valdearroyo aŭ Balbarroyo.

La dokumentoj administraj plej antikvaj konservataj datas el la jaro 1856.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis preskaŭ 3,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol kvaroniĝis al malpli da 700.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti