Aldeanueva de San Bartolomé

Aldeanueva de San Bartolomé estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Aldeanueva de San Bartolomé
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45575
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel de Bodas López
Demografio
Loĝantaro 509  (2011)
Loĝdenso 14,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 5° 7′ U (mapo)39.637222222222-5.1108333333333Koordinatoj: 39° 38′ N, 5° 7′ U (mapo)
Alto 559 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva de San Bartolomé (Hispanio)
Aldeanueva de San Bartolomé (Hispanio)
DEC
Aldeanueva de San Bartolomé
Aldeanueva de San Bartolomé
Situo de Aldeanueva de San Bartolomé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de San Bartolomé [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Aldeanueva de San Bartolomé en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Aldeanueva de San Bartolomé" devenas el ties fondo ĉirkaŭ 1425. Paŝtistoj probable de Mohedas, muntis domaron kiu ŝajne unuiĝis al alia domaro konata kiel Toledillo (toledeto), por formi "Aldea nueva de Mohedas" (nova domaro de M) ankaŭ konata kiel "La Aldea Nuevita" (ĵusnova domaro). Kiam ĝi iĝis municipo sendependa, ĝi ŝanĝis sian nomon al tiu aktuala, anstataŭante "de Mohedas" por "de San Bartolomé", patrono de ties preĝejo.

Populare kaj ene de sia komarko, la Jara toleda, ĝi estas konata kiel "Aldeanovita", devena el la jam citita "Aldea Nuevita".

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Aldeanovitano. La censita populacio en 2011 estis de 509 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,54 loĝ/km².

Situo redakti

Aldeanueva de San Bartolomé estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 559 m; je 118 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′14″ N 5°6′39″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas sur valo sude de malalta monteto, ene de la komarko de La Jara Meza, inter la montaroj de La Estrella nordoriente, tiu de La Nava oriente kaj tiu de Altamira sudoriente. Limas kun la municipaj teritorioj de Villar del Pedroso en la provinco de Cáceres kaj La Estrella, El Campillo de la Jara kaj Mohedas de la Jara en la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

El neolitiko restas la dolmeno de la Aldehuela, situanta tre proksime de la municipa teritorio de La Estrella. Oni trovis ankaŭ restojn arkeologiajn el epokoj de keltoj, romianoj, kaj almoravidoj. La Muregoj de Castrejón (kastreto) aŭ Cerca de los Moros (palisaro de maŭroj), kiel estas konata de lokanoj, ŝajne estas restoj de kastro de keltoj, por rifuĝejo de paŝtistoj. De epoko de romianoj aperis en 1948 altaro el granito kun latina skribaĵo kies traduko estus: "Valerio Vracio, virta viro, plenumis libere tiun voton al Jupitero". De tempo de almoravidoj oni trovis tri monerojn proksime de la preĝejo, nome du dirhamoj el arĝento, unu el tiuj de 823 stampita en tempo de Abd ar-Rahman la 2-a, kaj alia monero el kupro de la guberniestro de la tajfo de Zaragozo, nome Ahmed ben Juzuf.

En la 11-a jarcento Alfonso la 6-a konkeris la zonon, kaj detruis domarojn kaj terkultivejojn. Post la venko de almohadoj en Alarcos en 1195 super la trupoj de Alfonso la 8-a, la areo iĝis denove islamana ĝis post la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212.

Meze de la 19-a jarcento ties ĉefa aktiveco estis la produktado de tritiko, hordeo, sekalo, aveno, kikeroj, karoboj, anizo, kumino, safrano, vino, oleo kaj kanabo. Granda parto de viroj dediĉis sin al karbofarado kaj la virinoj al ŝpinado de lino kaj stupo. La municipa buĝeto estis de 5.000 "reales", el kiuj 1.500 estis por pagi la sekretarion municipan, kaj oni enspezis tion el produkto de ligno el anzino aŭkciata ĉiujare.

Meze de la 20-a jarcento la populacio atingis ĝis 1,449 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu trioniĝis al iom pli da 500.

Vidu ankaŭ redakti