Las Herencias (La Heredoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Las Herencias
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45664
Retpaĝaro [www.lasherencias.com]
Politiko
Urbestro Pedro Díaz Moreno
Demografio
Loĝantaro 816  (2011)
Loĝdenso 8,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 52′ N, 4° 55′ U (mapo)39.870833333333-4.9183333333333Koordinatoj: 39° 52′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Herencias (Hispanio)
Las Herencias (Hispanio)
DEC
Las Herencias
Las Herencias
Situo de Las Herencias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Herencias [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Las Herencias en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Las Herencias signifas la "heredoj", kiuj estis la rajtoj kiujn posedis la kamparanoj de malgranda domaro nome La Peña (la roko). Tiujn rajtojn oni abandonis pro malsaneco en 1488.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Herenciano. La censita populacio en 2011 estis de 816 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,97 loĝ/km².

Situo redakti

Las Herencias estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 363 m; je 91 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′15″ N 4°55′6″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur ebenaĵo kun iom de deklivo oriente kaj norde.»[1] ene de la komarko de La Jara. Limas kun la municipaj teritorioj de Talavera de la Reina norde, La Pueblanueva kaj San Bartolomé de las Abiertas oriente, Alcaudete de la Jara kaj Belvís de la Jara sude, kaj Calera y Chozas okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La rivero Taĵo, kiu pasas norde kaj plufluas suden, formas la limon de ĝia teritorio kun tiuj de Talavera kaj Calera. Ĉe la rivero troviĝas zono nome «barranca blanca del castillo (blanka ravino de la kastelo) de sufiĉa alteco, formanta ebenaĵon en sia pinto».[1]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La zono estis loĝata en la antikveco de popoloj ibero-keltaj, kaj poste de romianoj kaj islamanoj kiel pruvas la turo de Ben Kaĉono. En 1801 falis sur la rivero granda parto de la tereno el la blanka revino de la kastelo kio malkovris restaĵojn arkeologiajn. Per postaj elfosaĵoj oni trovis tombojn kun arabaj skribaĵoj. Post la kristana konkero oni reloĝigis la areon el la 13a jarcento, ĝenerale fare de kastilianoj devenaj de Talavera.

Meze de la 19a jarcento estis 180 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 7.000 "reales".[1]

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 2,730 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol trioniĝis al pli da 800.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Madoz, volumeno 9, paĝo 171.

Vidu ankaŭ redakti