Anchuras [anĉUras] (Larĝejoj aŭ Larĝecoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Fakte ĝi estas eksklavo de la provinco de Ciudad Real inter la provincoj de Toledo kaj Badajoz.

Anchuras
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13117
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Santiago Martín Campos (PSOE, 2007)
Demografio
Loĝantaro 359  (2010)
Loĝdenso 1,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 29′ N, 4° 50′ U (mapo)39.479444444444-4.8363888888889Koordinatoj: 39° 29′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Areo 231,05 km² (23 105 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Anchuras (Provinco Ciudad Real)
Anchuras (Provinco Ciudad Real)
DEC
Anchuras
Anchuras
Situo de Anchuras
Anchuras (Hispanio)
Anchuras (Hispanio)
DEC
Anchuras
Anchuras
Situo de Anchuras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anchuras [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas anchureños. La censita populacio en 2010 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,55 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Anchuras estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj (Ciudad Real)La Jara en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 560 m; je 117 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, sed pli proksime de la urbo Talavera de la Reina, de la Provinco de Toledo, nome je 74 km kaj je 180 km de Madrido. La areo de ties teritorio estas de 231.05 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°28′49″N 4°50′09″Ok. Ĝi situantas inter montetoj.

Ĝi estas inter la Nacia Parko Cabañeros kaj la akvorezervejo Cijara, pro kio rimarkindas interesega faŭno inter kiu gruoj, otisoj, grifoj, monaĥvulturoj, kadavrogrifoj, cervoj, aproj ktp.

Limoj redakti

Norde kun Robledo del Mazo (Toledo), oriente kun Los Navalucillos (Toledo), okcidente kun Sevilleja de la Jara (Toledo) kaj sude kun Helechosa de los Montes (Badajoz). Kuriozaĵo estas la “rokinsuleto de la kvar provincoj”, nome insuleto ene de la Akvorezervejo Cijara inter la riveroj Fresnedoso kaj Estena, kie koincidas la pintoj de la provincoj de Toledo, Ciudad Real, Cáceres kaj Badajoz per la pintoj de la municipaj teritorioj de Sevilleja de la Jara, Anchuras, Alía kaj Helechosa respektive.

Enhavo redakti

Nune Anchuras estas unusola municipo formata de Anchuras kaj kvar submunicipoj, nome la domaroj de Enjambre norde, Encinacaida nordoriente, Las Huertas sude kaj Gamonoso sudoriente. Estas vilaĝestro kaj 6 skabenoj. La domaroj estas reprezentataj de submunicipestro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Abelbredado. Rura kaj natura turismo.

Historio redakti

Ĝi nomiĝis “Anchuras de la Jara” administrata de Talavera de la Reina ĝis la 19a jarcento, kiam kio estas nune Anchuras ekformis parton, dekomence, de la municipo de Sevilleja kiel submunicipo, ĝis kiam la teritorio de Anchuras iĝis municipo sendependa en 1785.

La unuaj setlejoj estis de abelbredistoj, kiuj kultivis cerealojn kaj bredis porkojn por vivteni sin. Fakte la unua nomo estis La Nava de los Enjambres, kie enjambres estas aludo al abelaroj. Fine de la 16a jarcento estis komponata de ĉirkaŭ 20 kabanoj kaj malgranda ermitejo. Dum la 18a jarcento kreiĝis domaro Encinacaida (Falita anzino) kaj ĉirkaŭ 1879 tiu de Gamonoso. Fine de la 19a kreiĝis Las Huertas del Sauceral, tio estas fruktoĝardenoj ĉe salikejo.

La Pafejo redakti

Anchuras iĝis tutlande konata municipo ĉirkaŭ 1988 pro fidecido de la tiama tutlanda registaro lokigi en tiu municipo Trejnpafejon de la Aerarmeo, precize tiu kiu finfine ne instaliĝis en Cabañeros. Pro Real Decreto de 20a de julio de 1988 Anchuras iĝis Zona de Interés para la Defensa (Armea Interesejo) pri kio ekis grava movado de ekologiistoj, pacifistoj, de partioj kaj loĝantoj kontraŭaj kiu konkludis en 1996 per la nuligo de tiu Real Decreto.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti