Teroj de Talavera, Teroj de Talavero aŭ origine en la hispana Tierras de Talavera estas la nomo kiun ricevas ampleksa komarko, sen administra konsidero, kies ĉefurbo estus Talavera de la Reina, en la Provinco Toledo, Hispanio. Laŭlonge de la historio ĝi havis diferencajn etendojn kaj nomigojn, depende de la gravo akirita de la urbo en la diferencaj epokoj.

Flago de Talavera.
Proponita mapo de la Teroj de Talavera.
Placo de la Triunuo en Talavera de la Reina.

Geografie ĝi estas limigita de la rivero Ibor okcidente, la Sierra de Gredos norde kaj la Montoj de Toledo kaj la rivero Gvadiano sude. Oriente limas kun la Distrikto Torrijos, kiu iel povas esti konsiderata subkomarko de Talavera, aŭ almenaŭ parto de ties vilaĝoj. La rivero Taĵo trapasas la tutan komarkon de oriento okcidenten.

Historie formas parton de tiuj teroj la komarkoj aŭ subkomarkoj de La Jara, la urba areo de Talavera de la Reina kaj partoj de la komarkoj de Ekstremaduro nome Ibores kaj Campo Arañuelo. El 1833 formas parton de la Teroj de Talavera la komarkoj de la Sierra de San Vicente kaj La Campana de Oropesa, apartenintaj ĝis tiam al la provinco de Ávila. Same, kvankam nek historie nek administre formas parton de la teroj de Talavera nek de la Provinco Toledo, estas konsiderataj parto de la komarko talavera la enklavo de Anchuras (apartenanta al Ciudad Real) kaj la Valo de TiétarKomarko de Arenas de San Pedro (historie kaj administre parto de Ávila). Tio okszas ĉar tiuj komarkoj havas en Talavera de la Reina referencurbon.

Kvankam nek politike nek administre estas popola deziro reveni al granda komarko talavera, estas certe forta kultura sento de aparteno al sama ento, en festoj, ĉefe tiu de Mondas. El 1991 kaj 1992 diversaj platformoj kaj kampanjoj estis iniciataj por postulado de plenumo de promesoj faritaj de politikistoj kaj por peto de investoj kaj atentoj ĉefe kompare kun tiuj ricevitaj de la provinca ĉefurbo, ekde kelkaj vidpunktoj ne tiom grava kiom tiu urbo kaj komarkego.

Por gastronomio, loka parolmaniero, kutimoj ktp., estas miksoj de elementoj el Kastilio kaj el Ekstremaduro.

Etendo de la komarko redakti

En ties pleja etendo la Teroj de Talavera atingis la jenajn teritoriojn, grupigitajn laŭ la aktualaj provincoj:

En Ávila redakti

 
Pedro Bernardo ĉe la deklivaro de Gredos.
 
Kastelo de la Triste Condesa (trista grafino) en Arenas de San Pedro.

En Badajoz redakti

 
Castilblanco, vilaĝo atribuebla al la Teroj de Talavera, en Badajoz.

En Cáceres redakti

 
Guadalupe, antikva centro mariana de la Senjorlando Alfoz de Talavera.
 
Templo de Diana, en Talavera la Vieja nune en la provinco de Cáceres.

En Ciudad Real redakti

En Toledo redakti

 
Placo de la Pano de Talavera de la Reina.
 
Kastelo de Oropesa.
 
Valo de Tiétar kaj Sierra de San Vicente en la Teroj de Talavera.

Bibliografio redakti

  • Ildefonso Fernández y Sánchez (1896). «Historia de Talavera de la Reina».
  • Jiménez de Gregorio (1961). «La población de la Jara cacereña».
  • Gómez-menor kaj Fuentes (1965). «Historia de... Talavera de la Reina».
  • Gónzalez Muñoz M. Carmen. «La Repoblación de Talavera de la Reina». 1975.
  • Jiménez de Gregorio (1981). «El Alfoz de Talavera y sus montes».
  • Suárez Álvarez (1982). «La Villa de Talavera y sus tierras en la Baja edad Media».
  • Fco. Javier Gil Fernández (1991). «La provincia de Talavera». artículos La Voz del Tajo Diario 16.
  • Gustavo Martin Gonzalez (2007). «Talavera no es Toledo». A la ribera del tajo.

Vidu ankaŭ redakti