Montesclaros (Helaj Montoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montesclaros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45620
Politiko
Urbestro Elena Manzano Barroso
Demografio
Loĝantaro 448  (2011)
Loĝdenso 21,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 56′ U (mapo)40.104444444444-4.9377777777778Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 558 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Montesclaros (Hispanio)
Montesclaros (Hispanio)
DEC
Montesclaros
Montesclaros
Situo de Montesclaros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montesclaros [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Montesclaros en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Montesclaros" estas komponaĵo de la nomo Montes (montoj) kaj la adjekto claros (helaj, klaraj), ambaŭ el latinaj "montes" kaj "claros" (plurala akuzativo), respektive.[1] La nomo rilatas al fakto ke la municipo estas ĉirkaŭata de montoj kaj montetoj kalkaj. Laŭ Rodríguez Albarrán,[2] estas probable ke antaŭ la fondo de la vilaĝo jam ekzistis elfosejoj de kalko en la zono. Laŭ alia teorío, ne tiom dokumentita, la nomo povus rilati al loko en klarejo de la arbaro.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Montesclareños. La censita populacio en 2011 estis de 448 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,33 loĝ/km².

Situo redakti

Montesclaros estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 558 m; je 98 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 140 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′16″ N 4°56′16″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur malgranda ebenaĵo al sudo».[3] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Hontanares kaj la separita teritorio de Mombeltrán norde en la provinco de Ávila kaj Navamorcuende oriente, Cervera de los Montes, Segurilla kaj Mejorada separataj de la rivero Guadyerbas sude, kaj Velada okcidente, en la provinco de Toledo.

La teritorio estas trafluata de norde suden de la rojo Bermejo, alfluanto de la menciito Guadyerbas, kaj kiu estas seka plej parton de la jaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Kiel jam komentita la deveno el la vilaĝo povus esti rilata al espluatado de kalkaj ŝtonminejoj. En dokumento de 4a de decembro de 1276 per kiu Alfonso la 10-a malpermesas la ĉasadon de diversaj specioj dum reprodukta sezono, aperas citata, inter aliaj, Montes Claros.[4]

En 1491 ĝi akiras la titolon de vilaĝo danke al María de Luna y Pimentel, filino kaj riĉa heredantino de la Konestablo de Kastilio, Álvaro de Luna. Dekkvin loĝintoj de Navamorcuende ricevis permeson reloĝigi ĝin.[1]

Meze de la 19a jarcento ĝi havis 62 domojn konstruitajn el ŝtono kaj koto kaj lernejon por 8 lernantoj. Meze de la 20a jarcento la populacio atingis 1,000 loĝantojn sed poste ĝi duoniĝis pro elmigrado.

De la kalkaj rokoj de la montoj de tiu loko ŝajne eliris la ŝtonoj el kiuj oni konstruis la famajn fontanojn de la Cibelo kaj Neptuno de Madrido.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 82, ISBN 84-88439-70-9.
  2. 1984, paĝo 21
  3. Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrido, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XI, paĝo 555.
  4. Instituto Valencia de Don Juan, V.5.42.

Vidu ankaŭ redakti