Buenaventura (Toledo)

(Alidirektita el Buenaventura)

Buenaventura estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Buenaventura
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45634
Politiko
Urbestro Carlos Fernández de Castro Fernández
Demografio
Loĝantaro 482  (2011)
Loĝdenso 13,47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 4° 51′ U (mapo)40.178888888889-4.8513888888889Koordinatoj: 40° 11′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 436 m [+]
Areo 35,77 km² (3 577 ha)
Buenaventura (Hispanio)
Buenaventura (Hispanio)
DEC
Buenaventura
Buenaventura
Situo de Buenaventura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenaventura (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Buenaventura en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Buenaventura" devenas el nomo de la sanktulo itala Sankta Bonaventuro.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Buenaventureños. La censita populacio en 2011 estis de 482 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,47 loĝ/km².

Situo redakti

Buenaventura estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 436 m; je 104 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35.77 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′44″ N 4°51′5″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas sur ebenaĵo ĉe monteto sude de la valo de la rivero Tiétar, inter la Sierra de San Vicente kaj la Bantera. Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Lanzahita, Pedro Bernardo kaj Gavilanes en la provinco de Ávila kaj El Encinarejo, teritorio apartigita disde Almendral de la Cañada, kaj Navamorcuende en la provinco de Toledo.

Fluas tra la teritorio la rivero Tiétar, je ĉirkaŭ du kilometroj el la domaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La municipo fondiĝis en 1685 laŭ aperas en dokumento fare en Hinojosa de San Vicente la 16a de majo de tiu jaro. Formis parton de la ŝtato markislando de Navamorcuende kaj komunumo de la Sierra de El Piélago.

Meze de la 18a jarcento ĝi atingis sendependon. Tiam ĝi enhavis 110 domojn.

Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio kreskis ĝis 1,000 loĝantoj. Poste, pro elmigrado (malbona ekonomia situacio de la agrikulturo kaj servomanko) duoniĝis ĝis la 1980aj jaroj kaj tiele stabiliĝis.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

  • Ermitejo de Sankta Sebastiano
  • Ermitejo de la Buen Suceso (Bona okazo)
  • Preĝejo de la Sankta Kruco.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti