Gamonoso estas submunicipo dependa de la municipo de Anchuras, provinco de Ciudad Real, en la regiono hispana de Kastilio-Manĉo situanta en la Teroj de Talavera.

Tiu malgranda domaro estis fondita en 1879 de kolonoj alvenintaj el Aldeanueva de San Bartolomé en la provinco de Toledo. Tiuj novaj loĝantoj aĉetis la kverkejon Gamonoso situanta je 12 km de Anchuras kaj tie setlis.

En la aktualo Gamonoso havas 35 loĝantojn. Estas situanta sur bela natura medio proksime de la Nacia Parko de Cabañeros. Spite situo en la provinco de Ciudad Real, ties loĝantoj estas ĉefe rilataj al la antikva ĉefurbo de Talavera de la Reina.

La ekonomio baziĝas sur la turismo, la korko, la agrikulturo, la brutobredado kaj ĉefe la abelbredado.

Vidu ankaŭ redakti