Azután estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Azután
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45571
Politiko
Urbestro Celestino Yuncal Navas
Demografio
Loĝantaro 298  (2011)
Loĝdenso 13,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 5° 8′ U (mapo)39.784166666667-5.1263888888889Koordinatoj: 39° 47′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 229 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Azután (Hispanio)
Azután (Hispanio)
DEC
Azután
Azután
Situo de Azután

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azután [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Azután en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Azutanero. La censita populacio en 2011 estis de 298 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,55 loĝ/km².

Situo redakti

Azután estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 229 m; je 113 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 22 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′3″ N 5°7′35″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de valo en la maldekstra bordo de la rivero Taĵo. Apartenas al la komarko de la Campana de Oropesa, kvankam geografe estas en tiu de La Jara. Limas kun la municipaj teritorioj de Villar del Pedroso en la provinco de Cáceres kaj Alcolea de Tajo, Puente del Arzobispo, El Bercial, Aldeanueva de Barbarroya kaj Navalmoralejo en la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Malgranda hidroelektra centralo.

Historio redakti

En la municipa teritorio ekzistas setlejoj el la Paleolitiko, kion atestas la "dolmeno de Azután". Ekzistas pruvoj ankaŭ de setlejoj de la visigotoj kaj islamanoj. La 23-a de januaro de 1260 Alfonso la 10-a donis ĝin al Leocadia Fernández, abatejo de la Monaĥejo de Sankta Klemento de Toledo. La 7-a de majo de 1274, Leocadia redaktis dokumenton por loĝigi la lokon.

En 1761 estis paroĥo de la loko Johano Álvarez de Castro, poste nomumata episkopo de Coria kaj murdita de francoj dum la Milito de Sendependigo.

Meze de la 19a jarcento oni dediĉis al la produktado de tritiko, hordeo, kikeroj kaj faboj. La municipa buĝeto estis de 3.000 "reales".

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 677 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj la populacio duoniĝis.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti