Torrecilla del Rebollar

Torrecilla del Rebollar [toreZIlja delreboLJAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Torrecilla del Rebollar estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Kverkaro. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon Godos.

Torrecilla del Rebollar
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44222
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 4′ U (mapo)40.9101277-1.0719899Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 142 m [+]
Areo 63,448137 km² ( 634 4.8 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrecilla del Rebollar (Provinco Teruelo)
Torrecilla del Rebollar (Provinco Teruelo)
DEC
Torrecilla del Rebollar
Torrecilla del Rebollar
Situo de Torrecilla del Rebollar
Torrecilla del Rebollar (Hispanio)
Torrecilla del Rebollar (Hispanio)
DEC
Torrecilla del Rebollar
Torrecilla del Rebollar
Situo de Torrecilla del Rebollar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla del Rebollar [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 96 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Barrachina (okcidente) kaj Villanueva del Rebollar de la Sierra (oriente) laŭ la ŝoseo A-1508. La urba kerno estas sur 1142 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj. En la municipo fluas alfluanto de la rivero Pancrudo.

Historio redakti

Aperis restaĵoj de Bronzepoko. En epoko de Al Andalus estis fortikaĵo aŭ gvatoturo, kiu en epoko de kristanoj utilis kiel defendejo en landlima zono. De tie venis la loknomo Torrecilla (tureto).

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrecilla del Rebollar kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 122 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, muelejo, blazondomo, krucmonumentoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti