Torrequemada
Torrequemada [TorekeMAda] (Bruligita turo, kio aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Torrequemada | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10183 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 604 (2009) | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 22′ N, 6° 13′ U (mapo)39.3659135-6.2210139Koordinatoj: 39° 22′ N, 6° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 440 m [+] | ||
Areo | 30,81 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
LoĝantojRedakti
La loĝantoj nomiĝas terrequemadeños. La censita populacio en 2009 estis de 604 loĝantoj.
SituoRedakti
Torrequemada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Montánchez. La areo de ties teritorio estas de 30,81 km².
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado; lastatempe granda parto de la laborforto laboras en proksima ĉefurbo Cáceres kaj translokiĝas ĉiutage.
DemografioRedakti
Demografia evoluo de Torrequemada inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
614 | 613 | 597 | 605 | 610 | 591 |