Torrescárcela [toresKARzela] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Torrescárcela estas iel komprenebla kiel Turo-prizono.

Torrescárcela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 164  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 4° 19′ U (mapo)41.484444444444-4.3180555555556Koordinatoj: 41° 29′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 883 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrescárcela (Provinco Valadolido)
Torrescárcela (Provinco Valadolido)
DEC
Torrescárcela
Torrescárcela
Situo de Torrescárcela
Torrescárcela (Hispanio)
Torrescárcela (Hispanio)
DEC
Torrescárcela
Torrescárcela
Situo de Torrescárcela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrescárcela [+]
vdr
Torrescárcela en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, formita de loĝlokoj Torrescárcela kaj Aldealbar, okupas totalan areon de 50,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 45 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter Aldealbar, Cogeces del Monte kaj Bahabón. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Valcorba. Plej proksima loĝloko estas Cogeces del Monte.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (ĉefe cerealoj, kaj ankaŭ betoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado de pinoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo Justo kaj Pastor kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti