Tugurt

(Alidirektita el Touggourt)

TugurtTugurto, aŭ en franca Touggourt (arabe ﺗﻮﻗﺮت; Berbere: , laŭvorte elirejopordego) estas urbo kaj komunumo (municipo), iama sultanlando kaj ĉefurbo de la Distrikto Tugurto, en la Provinco Uargla, Alĝerio, konstruita ĉe oazo en Sahara. Je la censo de 2008, la komunumo havis 39,409 loĝantojn,[1] el 32,940 en 1998,[2] kaj jaran kreskindicon de 1.8%.[1] Tamen, la urba areo de Tugurto inkludas la komunumojn Nezla, Tebesbest kaj Zauia El Abidia, por totala loĝantaro de 146,108.[1]

Tugurt
urbo • komunumo de Alĝerio • oazo
Administrado
Poŝtkodo 30200
Demografio
Loĝantaro 143 270  (2008) [+]
Loĝdenso 663 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 6′ N, 6° 4′ O (mapo)33.16.0666666666667Koordinatoj: 33° 6′ N, 6° 4′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 216 km² (21 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tugurt (Alĝerio)
Tugurt (Alĝerio)
DEC
Tugurt
Tugurt
Situo de Tugurt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Touggourt [+]
vdr

Tugurt elstars ĉefe pro sia produktado de daktiloj. Ĝi estis iam ĉirkaŭata de fosaĵo, kiun la francoj plenigis. Bradt Travel Guides priskribas Tugurton kiel "tre moderna urbo de bloka arkitekturo kaj tiele nealloga. La centro estas trankvila plej el la tago pro la varmo sed estas pli aktiva nokte kiam la personoj venas al la stratoj."[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Population: Ouargla Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Alirita 24a de Februaro 2013.
  2. Algeria Communes. Statoids. Alirita 8a de Marto 2013.
  3. Oakes, Johathan. (17a de Junio 2008) Algeria: the Bradt travel guide. Bradt Travel Guides, p. 199. ISBN 978-1-84162-232-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti