Saharo

granda dezerto en norda Afriko
(Alidirektita el Sahara)

Saharo (en araba الصحراء الكبرى, aṣ-Ṣaḥrāʾ al-Kubrā, 'la Granda Dezerto') estas la tria plej granda dezerto en la mondo post Arkto kaj Antarkto kaj la plej granda subtropika varma dezerto en la mondo.[1] Ĝi ampleksas plej parton de norda Afriko ekde la Atlantika marbordo sude de la marbordoj de Mediteraneo ĝis Ruĝa Maro. Sude ĝi limiĝas kun Sahelo, zono de duoarida tropika savanaro kiu komponas la nordan regionon de centra kaj okcidenta Subsahara Afriko. Saharo etendas tra 10 ŝtatoj (Egiptio, Libio, Alĝerio, Tunizio, Maroko, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado, Malio kaj Sudano), plus la disputata teritorio de okcidenta Saharo. Kun surfaco de pli ol 9 milionoj km² ĝi okupas preskaŭ la saman areon kiel ĈinioUsono.

Saharo
arabe: الصحراء الكبرى Aṣ Ṣaḥrā´ al Kubrā, angle: The Great Desert
dezerto
Hoggar Desert (Algerie).jpg
Saharo hodiaŭ en Alĝerio
Landoj
Subregiono Okcidenta Saharo
Montaroj
Najbaras kun
Oazoj Ahaggar, Ubari
Dezert-regiono Ténéré
Ŝotoj Ŝot el Ĝerid, Ŝot Melrhir
Supermara alteco 1 000 m s. m.
Plej alta punkto
 - situo Emi Koussi
 - alteco 3 415,0 m s. m.
 - koordinatoj 19° 47′ 36″ N 18° 33′ 6″ O / 19.79333 °N, 18.55167 °O / 19.79333; 18.55167 (mapo)
Plej malalta punkto
 - situo Profundejo Katara
 - alteco −132,9 m s. m.
 - koordinatoj 30° 0′ 0″ N 27° 5′ 0″ O / 30.00000 °N, 27.08333 °O / 30.00000; 27.08333 (mapo)
Longo 4 800 km (2 983 mi), Oriento/Okcidento
Larĝo 1 800 km (1 118 mi), Nordo/Sudo
Areo 9 400 000,0 km² (940 000 000 ha)
Biomo Dezerto
Geologia konsisto Sablo, Ŝtono
Plantaro Stepaj poacoj, Palmo
Animalaro
Loĝantoj Tuaregoj
Berberoj
Satelita foto de Saharo fare de NASA World Wind
Satelita foto de Saharo fare de NASA World Wind
Topografia mapo de Saharo
Topografia mapo de Saharo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sahara
Portal.svg Portalo pri Afriko
Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jubtuba kanalo Scivolemo.

Kelkaj el la sablaj dunoj povas atingi ĝis 180 m de alto.[2]

Oazo en Saharo en Libio

NomoRedakti

La nomo Saharo venas de la araba traduko Sahhra صحراء de la tuarega vorto tenere, kiu signifas dezertosablo. Alia teorio devenigas ĝin de al-sahhraes-ssah-ra, signifanta flav-ruĝa. Resume oni povas diri, ke la nomo devenas el la pluralo de la araba vorto por dezerto (صحارى ṣaḥārā[3][4] sˤɑħɑːrɑː).[5][6]

La romianoj nomis la landon sudan de Kartago Terra deserta (forlasita lando), kaj dum la eŭropa mezepoko ĝi simple nomiĝis "granda dezerto". Nur ekde la 19-a jarcento oni plejofte uzas la nomon "Saharo". La araba nomo estas Bahr bela ma (maro senakva).

SuperrigardoRedakti

La Saharo estis origine okupita fare de la Berberoj kies nomo por la regiono estis "Tinariwen", kies signifo faras referencon al la fakto ke ili diferencigis inter la malsamaj ekoregionoj de la dezerto- (t.e. sablomaro, oazoj, kserarbustaroj ktp.). La Saharaj limoj estas Atlantiko sur la okcidento, Atlas-montoj kaj Mediteranea Maro sur la nordo, Ruĝa Maro sur la oriento, kaj Sudano kaj la valo de la Niĝero sur la sudo. La Saharo estas dividita en Okcidenta Saharo, la centra montaro Ahaggar, la Tibesti Montoj, Air-montoj (regiono de dezertaj montoj kaj altaj altebenaĵoj), la dezerto Tinirio kaj la Libia Dezerto (la plej arida regiono). La plej alta pinto en la Saharo estas Emi Koussi (3,415 metroj (11,204 ft)) en la Tibesti Montoj en norda Ĉado.

La Saharo estas la plej granda dezerto sur la afrika kontinento. La suda limo de la Saharo estas markita fare de grupo de duonarida savano nomita la Sahelo; sude de la Sahelo kuŝas Suda Sudano kaj la Kongo-Baseno. La plej granda parto de la Saharo konsistas el ŝtona hamado; sablomaro aŭ ergo (grandaj areoj kovritaj per sablodunoj) formas nur negravan parton.

Homoj vivis sur la rando de la dezerto ekde antaŭ miloj da jaroj[7] ekde la lasta glaciepoko. La Saharo tiam estis multe pli malseka loko ol ĝi hodiaŭ estas. Pli ol 30,000 petroglifoj de riverbestoj kiel ekzemple krokodiloj[8] plurestas, kun la duono troviĝintaj en la Tasilin-Aĝer en sudorienta Alĝerio. Ankaŭ fosilioj de dinosaŭroj, inkluzive de Afrovenator, Jobaria kaj Ouranosaurus estis trovitaj tie. La moderna Saharo, tamen, estas ne abunda en vegetaĵaro, krom en Nila Valo, ĉe kelkaj oazoj, kaj en la nordaj altebenaĵoj, kie mediteraneaj plantoj kiel ekzemple la olivarbo estas trovitaj kreskante nature. La regiono estis tia ekde proksimume 1600 a.K., post kiam ŝanĝoj en la akso de la Tero pliigis temperaturojn kaj malkreskintan precipitaĵon.[9]

Homoj de la Saharo estas de diversaj originoj. Inter ili la Berberoj inkluzive de la Tuaregoj, diversaj arabigitaj grupoj de berberoj kiaj ekzemple la Hasanija-parolantaj Saharanoj, kies populacioj inkludas la tribo de Sanhaĝaoj kies nomo estas resto de la prahistoria Zenaga lingvo. Aliaj gravaj homgrupoj estas la Tubuoj, Nubianoj, Zaghavaoj, Kanuroj, Haŭsoj, Sonrajoj, kaj Fulboj (france: Peul; fulbe: Fulɓe).

Gravaj grandurboj situantaj en la Saharo estas Nuakŝoto, la ĉefurbo de Maŭritanio; Tamanrasset, Uargla, Béchar, Hassi Messaoud, Ghardaïa, kaj El Oued en Alĝerio; Timbuktuo en Malio; Agadez en Niĝerio; Gat en Libio; kaj Faya-Largeau en Ĉado.

GeografioRedakti

 
Sablodezerto ("erg") en Maroko
 
Sablodezerto (erg) en libia Saharo

PolitikoRedakti

La okcidenta parto de Saharo estas areo kun disputita posedanto - posedon de la Okcidenta Saharo proklamas kaj Maroko, kaj gerila Fronto Polisario, kiu celas establi tie sendependan respublikon de la Saharanoj.

La Komunumo de la Sahel-Saharaj Ŝtatoj aŭ CEN-SAD (angla: Community of Sahel-Saharan States; franca: Communauté des Etats Sahélo-Sahariens; araba: تجمع دول الساحل والصحراء ) estas interregistara komerca organizaĵo en la regiono Sahelo-Saharo. La organizaĵo fondiĝis la 4-an de februaro 1998 kaj havas 29 membroŝtatojn (januaro 2009). La ĉefsidejo situas en Tripolo, Libio.

GeologioRedakti

KlimatoRedakti

Saharo havas dezertan klimaton. Alta aerpremo malhelpas ventofluon kun pluvo, kaj vintre la Atlasa Montaro malhelpas venton kaj pluvon eniri.

En la nordaj randoj falas ĉirkaŭ 100 mm da pluvo, kaj en la suda - ĝis 250 mm, sed la varmego kaŭzas rapidan vaporiĝon. En la ebenaĵoj estas preskaŭ kompleta sekeco, la varmo estas alta kaj atingas ĝis 45 celsiusgradoj somere, kaj nokte estas malvarme kaj en altaj lokoj foje eĉ okazas iom da prujno dumnokte.

Laŭ trovitaj murpentraĵoj, estas konkludite ke en la pasinteco la dezerto estis pli humida kaj vivis en ĝi bestoj kiuj bezonis herbon kaj akvon por pluvivi.

Faŭno kaj flaŭroRedakti

En Saharo estas malmulte da vegetaĵaro, nur laŭlonge de riveretfluoj kaj dezertaj oazoj. La plantoj devas adaptiĝi al la kondiĉoj de sekeco, rapida vaporiĝo kaj saleco de la tero, ekzemploj estas akacio kaj cindro.

Vidu: Arbo de Tenere

Bestoj kolektas sian manĝaĵon sur grandaj areoj, sed ĉe la randoj bestoj manĝas nur per la malsekeco en sia manĝaĵo, kiu inkluzivas adaksoj, oriksoj, ŝafoj, erinacojn. Inter la ronĝuloj estas ĝerbuoj kaj histriko. Inter la birdoj: struto, meropedoj, korvoj kaj diversaj rabobirdoj. Insektoj: akridoj, termitoj kaj vespoj, same kiel serpentoj. Ĉe la suda rando de la dezerto estas dezertaj elefantoj (Loxodonta africana).

LoĝantaroRedakti

 
Loka kamelkonkurso

En Saharo vivas plejparte tuaregoj kaj berberoj. Ekde la 7-a jarcento ekokupis Saharon armee araboj kaj ili disvastigis ĉi tie islamon, kio tre signife influis kulturon de lokaj ŝtatoj kaj iliajn interrilatojn. Sed necesas diri, ke Saharo estas plej dense loĝata sur norda ĉemara zono, kie estas grandaj urboj kiel Tripolo, Bengazo, kie vivas ankaŭ eŭropanoj, kaj laŭlonge de la tuta marbordo kondukas ĉemarborda aŭtoŝoseo. Malpli grandaj urboj, kiel Sabha, estas ankaŭ eĉ 400 km en interno, en la profunda Saharo. La norda marbordo estas trateksita per romiaj memorigaĵoj.

Kelkaj el la indiĝenaj popoloj estas nomadoj kaj aliaj pli malpli konstante loĝas de oazoj. Akvodependeco determinas la trajekcion de vojoj kaj la situo de loĝantarcentroj kaj tiele tre verŝajne povas kaŭzi konfliktojn kaj militojn.

La komuna lingvo estas la araba kaj krome la lingvoj de la diversaj triboj estas uzataj. La plej multaj el ĉi tiuj triboj parolas lingvoj el la afrikazia lingvaro, tio estas, lingvojn el la familioj plej proksimaj al la semida lingvaro.

La vivdaŭro en Saharo estas konsiderata, plejparte, kiel unu el la plej malaltaj en la mondo. Multaj el la saharaj landoj estas en la malsupra dekono de vivdaŭro inter la landoj de la mondo. Tiu vivdaŭro estas 38 ĝis 55 jaroj, aktuale en 2011.

EkonomioRedakti

 
Komercvojoj de la Okcidenta Sahara Dezerto ĉ. 1000-1500. Orkampoj estas indikitaj per helbruna ombro: Bambuk, Boure, Lobi, kaj Akan.

La plej multaj el la landoj, kiuj dividas Saharon, estas el la plej malriĉaj landoj en la mondo. Ilia loĝantaro vivtenas sin per paŝtado, iom da dezerta agrikulturo en oazoj kaj malpeza industrio. La ekonomia graveco de Saharo pliiĝis post la malkovro de naturresursoj kiel ekzemple petrolo, tergaso, fero, kupro, uranio, kaj pli.

SalkaravanojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Salkaravanoj en la Saharo.

La salkaravanoj en la Saharo servis al interŝanĝo de varoj, inter kiuj salo, inter la regionoj de la Saharo kaj la Sahelzono. Kiel transportilo servis kaj ankoraŭ servas dromedaroj. Ekzistas ankoraŭ hodiaŭ du gravaj karavanitineroj, nome unu inter Timbuktuo kaj Taŭdenio en Malio kaj Niĝero, kaj dua inter Agadez respektive la suda parto de la Aïr-montaro kaj la oazoj en Ténéré, Fachi kaj Bilma. La tria saloazo, Séguédine, en la nordo de la Ténéré, estas tro malcentre por esti grava. En la Tuarega lingvaro la salkaravano inter Timbuktuo kaj Taŭdenio nomiĝas Azalaï, la karavano en Ténéré Taghlamt (aŭ Tarhalamt).

InfrastrukturojRedakti

La Trans-Sahara Aŭtoŝoseo estas transnacia projekto por aŭtoŝoseo por pavimado, plibonigo kaj faciligo de limoj kaj formalaĵoj sur ekzistanta komercvojo tra la Sahara Dezerto. Ĝi iras inter rando de Nordafriko ĉe la Mediteranea Maro norde kaj rando de Okcidenta Afriko ĉe la Atlantika Oceano sude, el Alĝero en Alĝerio al Lagos en Niĝerio

HistorioRedakti

Ekde 1900, Saharo progresis suden je 250 km kaj ĉi tiu sur fronto kiu faras ĝin pli ol 6 000 km, la kaŭzo de tiu progresado de la dezerto estante tamen ĉefe de homo origino. Tiel la stepo de Sahelo spertas relative brutalan sekiĝon. Tamen, la 2000-aj jaroj vidis re-verdiĝon en la Sahelo [10].

Pra-historioRedakti

Dum la tuta longo de la (skribita) historio, Saharo estis tre arida. Sed, ke oni konsideras ke ĝi fariĝis tia inter mil kaj tri mil jaroj antaŭ la invento de la skribo [11]. Fakte, pruvoj el diversaj sciencofakoj malkaŝas, ke en la lastaj centoj da miloj da jaroj, Saharo suferis serion da ekstremaj klimatŝanĝaj cikloj inter dezerto kaj multe pli humida klimata zono [12]. La fino de la nuna dezertiĝoprocezo verŝajne okazis ĉirkaŭ la jaro 4200 a.K [13]. Antaŭ la dezertiĝa procezo estis longa periodo de musonaj pluvoj kaj antaŭ ĝi estis humida kaj komforta klimato kaj tero de multaj lagoj. Estas sciencaj supozoj ke antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj la Tetisa Maro kovris la Saharan Dezerton kaj nur antaŭ ĉirkaŭ 7 milionoj da jaroj ĉi tiu areo fariĝis dezerto [14]. Studo publikigita en 2019 taksas, ke antaŭ 50 ĝis 100 milionoj da jaroj la nuna dezero estis parte kovrita de maro kiu aparte enhavis grandajn marbestojn.

Kelkaj el la periodaj ŝanĝoj ŝuldiĝas al la malrapida periodeco de ŝanĝado de la inklinangulo de la rotacia akso de la Tero rilate al la orto de ĝia orbita ebeno. Ĉi tiu angulo iomete varias, en 41 000-jaraj cikloj inter 22 gradoj kaj 24,5 [15]. Kiam la angulo moderiĝas, la diferencoj inter la sezonoj moderiĝas, ĉie en la mondo kaj kiam ĝi ekstremas ili ankaŭ estas ekstremaj. Alia kialo de cikla klimata ŝanĝo en Saharo estas glaciepokoj kaj mondvarmiĝo. Montriĝas, ke periodoj de tutmonda glaĉera formado estas periodoj de dezertiĝo en Saharo kaj periodoj de degelo estas periodoj de dezertretiriĝo. Satelitobservaĵoj montris malkreskon en dezertmarĝenoj en la lastaj jardekoj [16]

La sahara pumpa teorio (angle Sahara pump theory) estas teorio kiu klarigas la evoluon de bestoj kaj vegetaĵaro, sude de Saharo, en la mediteraneo kaj Okcidenta Azio, helpe de la media atestaĵo ke la Saharo travivis cikloj, unue kiel komforta habitato kaj poste kiel areo sub la efikoj de dezertiĝoprocezo, kiu elpuŝis la vivestaĵojn [17]. Ĉi tiu teorio ankaŭ plifortigas la lingvistikan hipotezon, ke la prapatroj de etnaj parolantoj de ĉiuj semidaj lingvoj, t.n. prasemidaj parolantoj, estis parolantoj de afrikazia lingvaro, el la Sahara regiono, kiuj inundis la fekundan duonlunon kaj la Arabian duoninsulon en grandaj ondoj de migrado [18].

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Largest Desert in the World. Alirita 30a Decembro 2011.
  2. Strahler, Arthur N. and Strahler, Alan H. (1987) Modern Physical Geography Third Edition. New York: John Wiley & Sons. ISBN 0-471-85064-0. p. 347
  3. "Sahara." Online Etymology Dictionary. Douglas Harper, Historian. Konsultita la 25an de Junio 2007.
  4. English-Arabic online dictionary. Online.ectaco.co.uk (28 December 2006). Alirita 12 June 2010.
  5. Wehr, Hans. (1994) A Dictionary of Modern Written Arabic (Arabic-English), 4‑a eldono, Wiesbaden: Otto Harrassowitz. ISBN 0-87950-003-4.
  6. al-Ba‘labakkī, Rūḥī. (2002) al-Mawrid: Qāmūs ‘Arabī-Inklīzī, 16‑a eldono (araba), Beirut: Dār al-‘Ilm lil-Malāyīn.
  7. Discover Magazine, 2006-Okt.
  8. National Geographic News, 17a Junio 2006.
  9. Sahara's Abrupt Desertification Started by Changes in Earth's Orbit, Accelerated by Atmospheric and Vegetation Feedbacks.
  10. Monique Mainguet, Sekaj landoj: medio kaj evoluo, Éditions Ellipses, 2003
  11. Fezzan Projekto — Paleoklimato kaj medio. Arkivita el la originalo je 2006-02-09. Alirita 2006-02-09.
  12. Kevin White and David J. Mattingly (2006). "Ancient Lakes of the Sahara" 94 (1). American Scientist. pp. 58–65.
  13. La abrupta dezertiĝo de Saharo komencis de ŝanĝoj en la Tera orbito, akcelita de atmosferaj kaj vegetaĵaj reagoj.
  14. Sarah Zielinski, La Saharo estas milionoj da jaroj pli aĝa ol oni supozis, Smithsonian
  15. Orbit - Earth's Extraordinary Journey, BBC 2013
  16. James Owen, Sahara dezerto verdiĝas pro klimata ŝanĝo?, National Geographic News, ‏31-a de julio 2009
  17. van Zinderen-Bakker E. M. (1962-04-14). "A Late-Glacial and Post-Glacial Climatic Correlation between East Africa and Europe". Nature 194 (4824): 201–203.
  18. Kitchen, A; Ehret, C; Assefa, S; Mulligan, CJ. (2009). "Bayesian phylogenetic analysis of Semitic languages identifies an Early Bronze Age origin of Semitic in the Near East". Proc Biol Sci. 276 (1668): 2703–10

Eksteraj ligilojRedakti

  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe YouTube