Grado celsia

mezurunuo de temperaturo, difinita tiel ke N °C estas la sama kiel N+273,15 kelvinoj; sub normala premo, akvo glaciiĝas je proksimume 0 grado celsia kaj bolas je proksimume 100 gradoj celsiaj
(Alidirektita el Celsius)
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).

Grado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742.

grado Celsia
Fizika grando Temperaturo
Simbolo °C
Nuna difino
Dato de difino 1743
Information icon.svg
vdr
Celsia termometro indikas la temperaturon −17°C

De 1774 ĝis 1954 la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo ĉe la normala permo je 1 atmosfero. La celsia skalo estas lineara inter 0°C kaj 100°C, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.

La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de la triobla punkto de akvo egalu 0,01°C, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalo kelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je 1°C); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.

HistorioRedakti

La originala skalo de A. Celsio havis direkton inversan ol la moderna skalo celsia: ĝi havis nulon je la bolpunkto, kaj 100 gradojn je la frostopunkto.

Pluraj sciencistoj, inter ili Karolo Lineo, rekomendis inversigi la skalon laŭ nia nuna maniero; menciindas ke sendepende de Celsio franca fizikisto Jean-Pierre Christin prezentis en 1743 termometron kun la nulo je la frostopunkto kaj 100 gradoj je la bolpunkto.[1]

En tiu formo la celsia skalo nun estas uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono).

Celsiaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina celsia °C = K − 273,15
celsia kelvina K = °C + 273,15
celsia farenhejta °F = (°C × 9/5) + 32
reomira celsia °C = °R × 1,25

La nomoRedakti

Internacie dum kelka tempo eskzistis hezito, ĉu oni nomu la celsian gradon «centezimala» aŭ «centuma» (angle centigrade) — ambaŭ terminoj estas konfuzaj kaj ambiguaj — aŭ «celsia» (germane Grad Celsius, ruse градус Цельсия) laŭ la propono de Jöns Jacob Berzelius (1824). Fine en 1948 la «9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj» rekomendis nomis ĝin laŭ Celsio.

La notacioRedakti

La celsia grado estas kutime skribata per la gradsigno (superlinia ringeto °), seninterspace sekvata de majuskla C; Unikodo entenas ĉi tiun signokombinon ĉe la signonumero U+2103 (℃), tamen malmultaj tiparoj ĝin disponigas.

BIPM rekomendas, ke kiel ĉe aliaj mezuroj (tamen esceptante ĝuste la signojn por grado, minuto kaj sekundo!) estu interspaco inter la nombro kaj la unuo. Do laŭ BIPM «37 gradoj celsiaj» skribendas kiel 37 °C (kaj malsimile ol ekz-e 37° 12′ 5″). Naciaj normoj povas diferenci disde la rekomendoj de BIPM.

La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;[Dubinda teksto] tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".


Eksteraj ligilojRedakti


  1. Mercure de France (1743): MEMOIRE sur la dilatation du Mercure dans le Thermométre. Chaubert; Jean de Nully, Pissot, Duchesne, Paris. pp. 1609–1610.