La zaghavaoj estas nigrafrika etno, kiu vivas plejparte en Wadai (Ĉado) kaj Darfuro (Sudano). La zaghavoj vivas duon-nomade, praktikas agrikulturon (milio) kaj bestbredadon (bovoj, kameloj, ŝafoj).

Zaghavaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Historio redakti

La zaghavaoj aperas ekde la 9-a jarcento en la verkoj de la arabaj geografoj. Unue ili estis menciitaj kiel popolo de Kanem kaj nur ekde la 13-a jarcento oni menciis ilian situon oriente de Kanem. Ĝis sia falo per la dinastio Sefuwa en 1068 p.K. la zaghavaoj konsistigis la gvidotavolon de la regno Kanem. Tiu gvidotavolo de Kanem antaŭ 1068 en la reĝokroniko Diwan estas nomita Duguwa. Ĉar al-Yaqubi kaj al-Idrisi situigas la zaghavaojn ankaŭ multe pli okcidente de la Ĉada Lago, la nomo Zaghawa origine ne povis koncerni etnon en la nuna faka signifo. Sed travivis la vorto nur kiel nomo de la etno en la limregiono de Ĉado kaj Sudano, kiu mem sin nomas Beri. Ĉefe la araboj, kiuj ekde la mezo de la 14-a jarcento enmigris en la regionon Darfuro, Wadai kaj Kanem tradiciis la scion pri la historio de tiu regiono.

Nuntempo redakti

Ĉiuj zaghaoj hodiaŭ estas muslimoj, kvankam ili konservis kelkajn el siaj religiaj tradicioj. Ili parolas sian propran lingvon, la zaghavaan (ZaghawaBeria). "Beria" ankaŭ nomiĝas la ŝafospeco, kiun ili bredas. La etno mem sin nomas Beri, sed la fremdnomigo, kiun konservis la araboj, hodiaŭ estas ĝenerale uzata.

Dum la zaghavaoj en Sudano estas relative senpotencaj, ili dominas la politikan sistemon en Ĉado. La nuna prezidento de Ĉado, Idriss Déby estas zaghavao, same kiel multaj aliaj registaranoj.

Bibliografio redakti

  • Jakobi, Angelika und Joachim Crass: Grammaire du beria (langue saharienne), Köln 2004.
  • Lange, Dierk: Chronologie et histoire d'un royaume africain, Wiesbaden 1977 (la historiaj zaghavaoj kaj la regno Kanem, p. 113-129)
  • Le Rouvreur, Albert: Saheliens et Sahariens du Tschad, Paris 1962 (la zaghavaoj, p. 205-217, 350-1).
  • Tubiana, Marie-José: Survivances préislamiques en pays zaghawa, Paris 1964.