Tradiciismo

Tradiciismo, kiu ĝenerale proponas estimon al formuloj, moroj kaj normoj de la geavaro, ĉi-kaze estas filozofia-religia doktrino, establiĝinta inter kelkaj el la intektula katolika, kaj ne nur, membraro de la epoko de Restaŭra Epoko (118-a jarcento), laŭ kiu la homa racio estas senpova kaj celmanka ne nur rilate la verojn supernaturajn kaj revelaciitajn, sed ankaŭ rilate al taksataj de teologoj “naturaj” (kiel senmorteco de la animo, konebleco pri la ekzisto de Dio, eterna vivo, natura morala leĝo ktp). Laŭ tradiciistoj, la homo povas atingi, kun certeco, tiujn verojn, nur pere de la revelacio farita de Dio al la homo ekde la ties ekzistiĝo kaj transdonita, do, per tradicio tra la generacioj.

Tiu filozofia fluo naskiĝis en Francio, ĝiaj precipaj kreantoj estis Louis de Bonald, F. de Lamennais, A. Bonnety, sed ĝi trovis subtenantojn en Belgio ĉe teologoj de Loveno A. Tits kaj J. Ubaghs; en Italio koloriĝis je tradiciismo, almenaŭ laŭaspekte en kelkaj liaj verkoj, Vincenzo Gioberti; en Hispanio tendencis al tradiciismo Donoso Cortés.

Historiistoj pri kulturo vidas en tradiciismo reagon al la klerisma raciismo kaj al la plivastiĝanta skeptiko generinta filozofiajn sistemojn neantajn la sferon supernaturan.

DistingojRedakti

Ne konfuzendas tradiciismo kun Tradicio kiu en Katolikismo (kaj en kristanaj eklezioj, ĝenerale) distingiĝas en Tradicioj Dia-Apostola, Katolika kaj Eklezia, kiel estas sinteze montrate en la voĉo Tradicio [1]. Tiuj tradicioj koncernas la enhavon de la tradiciita kredo, kiu jam konvencie entenas krederojn nepruveblajn per la racio. Kaj, do, ne estas implikata la supozita nepovo de la homa racio.

Ankaŭ nekonfuzendas kun tradiciismo la doktrino de la forpasinta episkopo Lefebvre kies movado “Sacerdota Frataro Sankta Pio la 10-a”, celas revenigi la Katolikan Eklezion al la katekismaj kaj liturgiaj kutimaĵoj de antaŭ la Dua Vatikana Koncilio. Male, rilate filozofian tradiciismon, tiu movado ne konsentas kun ĝi.

Reago de la Katolika EklezioRedakti

Kvankam sincera adhero al la katolika kredo, pri kies dogmoj kaj doktrinoj konigo, tradiciistoj intelektule multe egaĝiĝis, ĝenerale la katolika medio ne vidis kun simpatio tradiciismon pro tio ke ĝi senvalorigis, almenaŭ objektive se ne intence, la homan intelektan povon. Finfine intervenis katolikaj aŭtoritatuloj por deklari ke katolikismo ne sin rekonas en tiu doktrino. La unuaj malkonsentoj aperis en enciklikoj Mirari vos (1832), Qui pluribus (1846), Singulari Quodam (1854). Fine intervenis la Unua Vatikana Koncilio kiu asertis ke, laŭ la katolika tradicio la homa racio ĝenerale kapablas demonstri la esencajn verojn supernaturajn, kiel la ekziston de Dio kaj eblecon kaj kredeblecon de la dia revelacio. Tion reasertis ankaŭ la Dua Vatikana Koncilio.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti