Tragedio de Brigo Palhaço

La tragedio de Brigo Palhaço, ankaŭ nomata masakro de Brigo Palhaço, estis evento de la historio de Parao, okaziĝinta en la urbo Belém en 1823, en la kadro de la Brazila sendependigo (1822-1825). [1]

Historio redakti

En la nokto de la 16-a de oktobro, 1823, grupo de soldatoj de la 2-a artileria regimento de Belém, kaj ebriaj tumultuloj, denove atakis portugalajn vendejojn en la urbo, atakoj komencis la antaŭan nokton. La patroloj, nekapablaj ĉesi la tumultojn, informis al la imperia ŝipartrupo, sub la ĉefeco de John Pascoe Grenfell. Ĉi tiu ordonis, malfrue en la nokto, elŝipigi trupojn kiuj arestis kaj malliberigis ĉiujn homojn trovitajn sur la stratoj kaj suspektindaj domoj aŭ denuncitaj, sendistinge. [2]

La 17an, kvin homoj estis pafitaj. Civitanoj arestitaj la antaŭan nokton, nombritaj 256, estis kondukitaj al la publika malliberejo ĝis la 20a, kiam ili estis transdonitaj sur brigon en la haveno, nomata "São José Diligente", kaj poste "Palhaço", sub la komando de ĉefleŭtenanto Joaquim Lúcio de Araújo. [2][3]

Enkarcerigitaj en la holdo de la ŝipo, kun lukoj fermitaj kaj nur malgranda aperturo por la aertrairado malfermita, pro la troloĝateco kaj varmeco surŝipe, la kaptitoj komencis krii pro akvo kaj pli da aero, kelkaj eĉ minacis la garnizonon en sia malespero.[2][3] Laŭ rakonto de la postvivantoj, oni komprenas ke kiam akvo estis ĵetita de la rivero al la kaptitoj, la tumulto kaŭzita de la disputo pligraviĝis, kaj la protestoj de la kaptitoj estis renovigitaj. La garnizono, decidita trankviligi aferojn, lanĉis kelkajn pafilpafojn en la holdon, en kiun, senĉese, ili aspergis iom da kalko, fermante la aperturon de la kelo. [3]

La sekvan tagon, je la sepa horo matene de la 22a, kiam la ŝipa holdo estis malfermita en ĉeesto de sia kapitano, oni kalkulis 252 kadavrojn (kun signoj de longa kaj dolora agonio) kaj kvar postvivantojn, el kiuj la sekvan tagon, nur unu rezistis, nomata João Tapuia. Entute pereis 252 sufokitaj kaj senaeraj viroj. Grenfell ne alvokis al si kulpon pri la okazaĵo, argumentante, ke la atako ne okazis laŭ liaj ordonoj. [2][3]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2021-06-15.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2021-06-15.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 [naviosbrasileiros.com.br/ngb/S/S024/S024.htm][]

Bibliografio redakti

  • Domingos Antônio Rayol. Motins Políticos (vol. I) , Belém: Federacia Universitato de Pará, 1970.
  • Raul Tadheu. Gazeto O Liberal, oktobro 2003.
  • João Lucio Mazzini da Costa, Rei Congo, 2004.
  • Ademar da Silva Campos. Atos e Relatos da História do Pará. 2015