Tramtransporto en Kazablanko

Tramtransporto en Kazablanko (arabe كازا طرامواي, france Tramway de Casablanca) estas sistemo de publika transporto sur sia propra loko servanta la urban areon de Kazablanko, la ekonomia ĉefurbo de Maroko. Ĝi estis enservigita la 13-an de decembro 2012.

Tramtransporto en Kazablanko

Tramo Alstom Citadis sur linio T1
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Kazablanko
 Maroko
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 13-a de decembro 2012
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 47,5 km
Nombro de linioj 2
Nombro de veturiloj 62 x 2
Nombro de stacioj 71
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto RATP Dev Casablanca
vdr

Dua linio, liganta Aïn Diab al Sidi Bernoussi sur longo de 22,5 km, estis inaŭgurita la 24-an de januaro 2019.

La reto nuntempe inkludas du liniojn kun entute 47,5 km kaj 71 stacioj. La lanĉo de du novaj 26 km longaj linioj estas planita por la komenco de 2024.

La tramo de Kazablanko estas funkciigata kaj prizorgata fare de "RATP Dev Casablanca", filio de RATP Dev, sub la aŭtoritato de "Casa Transport".

Mapo


Linioj redakti

 


Linio Finhaltejoj Malfermo Longo
(km)
Haltejoj
  Lissasfa ↔ Sidi Moumen 2012 23,5 38
  Aïn Diab Plage ↔ Sidi Bernoussi 2019 22,5 33
  Gare de Casa-Port ↔ Hay El Wahda 2024 14 20
  Parc de la Ligue Arabe ↔ Mohammed Erradi 2024 12,5 19
Totalo 72,5 110

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti