Tramtransporto en Lipova
tramo en Rumanio
La Tramtransporto en Lipova (rumane Tramvaiul din Lipova) estis tramo en la malgranda rumana urbo Lipova. Ĝi funkciis de 1911, kiam la urbo ankoraŭ estis parto de Aŭstrio-Hungario sub la nomo Lippa, ĝis 1936 kaj funkciis kiel ĉevaltira tramo. La 3,742 kilometrojn longa mallarĝŝpura interurba tramo havis vojlarĝon de 700 milimetroj kaj ligis Lipova-n kun la periferia kuracloko Băile Lipova.
Tramtransporto en Lipova | |
---|---|
Ĉevaltira tramo en Lipova (1916) | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Lipova Rumanio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1911 |
Fino de trafiko | 1936 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 3,742 km |
Nombro de linioj | 1 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 700 mm |